100 jaroj de la c^eh^a Esperanto-movado
Komencig^o de la organizita movado
Kvankam la unuan lernolibron por c^eh^oj verkis F.V. Lorenc jam en 1890, la veran movadon startigis nur la dua lernolibro, kiun en 1900 verkis kaj eldonis Theodor Čejka kunlabore kun Valentin Bilík kaj Jan Holub. Poste en 1901 Karel Pelant kaj Jan Kajš kun helpo de la parlamentano Josef Hybeš fondis en Brno "La unuan societon de au^striaj esperantistoj", kiu estis antau^ulo ne nur de EK Brno, sed ankau^ de nia asocio.
Festado de la jubileo
EK Brno preparas por la venontjara printempo renkonton omag^e al la unua nialanda E-organizaj^o. G^i povos esti samtempe nia kontribuo al
Eu^ropa Jaro de Lingvoj 2001
kiun vers^ajne proklamos en c^ijara oktobro la Eu^ropa Konsilio.
Kio estis farita dum la jarcento?
Sinsekve laboris 14 Esperanto-organizaj^oj kun kvindeko da kluboj kaj kvardeko da periodaj^oj. Eldonitaj estis c^irkau^ 700 publikaj^oj. Realig^is miloj da kursoj, kulturaj programoj, renkontoj, arang^oj klubaj kaj sekciaj.
Nuntempa stato
Al novuloj ni povas proponi elekton el kvar lernolibroj (Kilian, Barandovská, Chrdle-Chrdlová, Cink), tri vortaroj (Filip, Hromada, Kraft), tri tendaroj (Lančov, Nekvasovy, Sebranice), c^irkau^ 60 kluboj kaj 10 sekcioj. La heredaj^on de la pasinteco prilaboras Esperanto-muzeo en Česká Třebová. Esperanta literaturo estas enkomputiligata kaj prezentata en Interreto.
Kampanjo 2000
starigis tri c^efajn celojn: levi la organizan kaj idean nivelon de Esperanto-komunumo, levi la prestig^on de la internacia lingvo kaj influi la internacian vivon.
Perspektivoj
Levi la prestig^on de E-o povus precipe gigantaj vortaroj E-C^ kaj C^-E, kompareblaj kun plej grandaj vortaroj de mondlingvoj. Ili pruvus, ke E-o ne estas nur lingva ludilo, sed serioza ric^a komunikilo, bone preparita por sia internacia tasko. Ni bezonas ilin almenau^ en elektronika (komputila) formo.
Due ni bezonas c^eh^lingvan libron pri Esperanto, ne varbilon, sed seriozan informilon pri la problemo.
Trie ni bezonas enkomputiligi la g^isnunan literaturon, eldonitan kaj manuskriptan. E-o devas pruvi, ke g^i posedas ric^an kulturon, tamen ne fermitan en muzeoj kaj klubaj libros^rankoj, sed facile alireblan por c^iuj, almenau^ elektronike (CD, interreto).
Kvare necesas konsciigi precipe la esperantistojn mem, ke internaciaj lingvoj estas por la publiko antau^ c^io fonto de informoj. Se la homoj ne trovos en E-o enciklopediojn nek verkojn pri sia fako, nek informojn, kiujn ili nun serc^as c^e la angla, ili devos resti fidelaj al tiu lingvo, c^ar Esperanto malgrau^ sia facileco neniel helpos ilin.
-mm-
Kelkaj interesaj vortoj
andulka (ondo)papageto
bacit se baci
batolit se kvarpiedi
brambůrky c^ipsoj
bunda anorako
chlebník panujo, pankonservilo
chňapka fornoganto
chodítko irigilo, pas^lernilo
diskman pos^diskilo
dětská postýlka kradlito
domácí mazlíček dorlotbesto
dudlík cicumo, suc^umo
džíny g^inzo, j^inzo
graham branpano
hamburger hamburger(aj^)o, burgero
hihňat se hihihi
hit s^lagro, furorkanto
klackovitá léta spitag^o
kokosová moučka kokosa raspaj^o
kolíček tukpinc^ilo
krokodýlek krokodileto
minutka tujpreta mang^o
mobil pos^telefono
moje stará mia samhejmulino
naběračka c^erpilo
nášlapový koš pedalsitelo, pedalrubujo
nočník pispoto
ohrádka pro batole ludkag^o
otvírák na konzervy elladigilo
parátko dentopikilo
pásy do auta seg^zona strec^igilo
pizza pico
popkorn krevmaizo, pufmaizo
sandál bez paty zorio
sluchátka kapau^skultiloj
sponzor sponsoro
strašit děti bubui
tahák kas^helpilo, suflorpapero
televizní seriál dramserio
toaletní papír necespapero
tričko T-c^emizo
trojkolka triciklo
váleček na těsto rulknedilo
vložka (dámská) menstrusorbilo,
-tampono, -tuko
vozík v prodejně ac^etc^areto
vrácené drobné restmono
vytočit číslo diski numeron
vyťukat číslo klavi numeron
vývrtka korkotirilo
walkman (pos^)kasedilo
zip zipo, fulmofermilo
zip suchý lapo, lapfermilo
zkratka (cesta) s^parvojo
ž
vanit blablaiHUMURO
Sokrato
Kiam la granda greka filozofo atendis en karcero sian morton, vizitis lin lia edzino Ksantipo kaj komencis lamenti, kia teruraj^o estas morti senkulpa.
"Freneza virino," ekkoleris la filozofo, "evidentas, ke vi prefere vidus min morti kulpa."
Erasmo de Roterdamo
La granda renesanca humanisto kaj filozofo estis ne nur sprita kritikanto de la eklezio kaj de la feu^dismo, sed ankau^ granda frandemulo.
Foje, g^ue mang^ante rostitan anseran femuron, li bedau^re suspiris:
"Malmulte la Kreinto pensis pri ni, doninte al araneo ok piedojn kaj al la ansero nur du!"
Josef Cink
Lingvaj ludoj kaj enigmoj (1)
Pluraj uzantoj de la lingvo post kiam ili atingis certan nivelon de g^ia posedo eksentas tenton ludi kun la enhavo kaj formo de g^iaj vortoj kaj frazoj. Tiu ludado estas bazita sur s^ercaj kaj surprizaj vortaj kaj literaj kombinoj kaj vual-similecoj. La ludado poste efektivig^as en formo de diversaj enigmoj kaj problemoj proponitaj al la ceteraj ludemuloj por diveni. Iuj nur divenas, sed aliaj ankau^ kreas ilin.
Tiu c^i divenado kaj kreado de lingvaj ludoj kaj enigmoj estas ne nur amuza, sed ankau^ instrua:
1. G^i disvastigas nian vort- kaj fraz-provizon, devigas nin ofte serc^i en nia memoro kaj vortaro. Estas vere, ke kelkaj procentoj da tiamaniere ensorbita vortstoko estas rare uzeblaj por ilia troa specialeco au^ artifikeco.
2. G^i instigas nin trovadi sinonimojn, preskau^sinonimojn kaj difinojn de vortsencoj. Per tio g^i nin instruas esprimig^i flankmaniere au^ eksplike, se ni ne povas tuj kapti en memoro la konvenan vorton.
3. G^i instruas nin pensi logike, lau^regule, kombini, serc^i aliajn solvojn, enpensig^i en menson de enigmo-kreanto.
Ni komencu nian "kurson" per t. n. enskribaj enigmoj. C^e ili ni enskribas vortojn per sinonimoj au^ difinoj proponitajn en diversforme arang^itajn kampetojn au^ sur punktojn. En ili povas esti kas^itaj vortoj au^ frazo, kiun ni malkas^os post la solvo de la enigmo. La loko de tiu kas^aj^o estas anoncita en la "kampetaro" per diference signitaj kampetoj. La kas^aj^o povas esti aparte aludita (suflorita) sinonime au^ difine.
Unu el tiuj enigmoj estas
KOLONO
La kampo por enskribi la literojn havas formon de kolono lau^lac^e longa kaj larg^a. La kas^aj^o povas esti lokita komence au^ ene de la kolono. Jen la ekzemplo:
Propono Solvo
- . . . . mezurunuo por likvaj^oj LITRO
- . . . . nedifinita aj^o AFERO
- . . . . c^efo ESTRO
- . . . . postsigno SPURO
- . . . . familiano PATRO
- . . . . aroma vaporig^ema likvaj^o ETERO
- . . . . retropas^ado REIRO
- . . . . senkompensa dono OFERO
Kas^aj^o: titolo de la Esperanta himno:
LA ESPERO.
. - . . . kolombe murmuri
. - . . . ne c^esi
. - . . . gambo
. - . . . stelo
. - . . . tegi
. - . . . maldonema
. - . . . sekreta skribsignaro
. - . . . malric^a
Kas^aj^o: naskig^urbo de Esperanto
Solvo: kVeri, dAu^ri, kRuro, aStro, kOvri, aVara, c^Ifro, pOvra
= VARSOVIO
Divenu
(la g^ustecon de viaj solvoj komparu venonte)1.
- . . . . c^efurbo de Au^strio
- . . . . energio por agi
- . . . . reg^a lando
- . . . . sufokig^i per akvo
- . . . . greno
- . . . . perdi la konscion
- . . . . logi
- . . . . sen elstaraj^oj
- . . . . stato
- . . . . au^dorgano
Kas^aj^o: Esperanta insigno
2.
K . - . . eksteraj^o
K . - . . akvos^altilo
K . - . . plantproduktejo
K . - . . dang^era stato
K . - . . borderaj^o de bildo
K . - . . grasaj^o de lakto
K . - . . kau^zo
K . - . . melodiaj^o
K . - . . reg^a kapornamo
Kas^aj^o: esperantista "titolo"
Kelkaj interesaj frazeologiaj esprimoj
mrzlo, až sníh křupal - tiom frostis, ke la neg^o kraketadis
ať dělal, co dělal, nešlo to - li povis fari c^ion ajn, tamen li ne sukcesis
je to na beton - g^i nepre okazos
mám toho po krk - tio tedegas min
krátit si dlouhou chvíli - forpeli enuon
dveře doléhají - pordo g^uste fermig^as
buď(te) tu jako doma - sentu vin kiel hejme
vězet až po krk v dluzích - droni en s^uldoj g^is super la oreloj
nic ve zlém! - ne ofendig^u!
bolí mě v kříži - mia dorso min doloras
kručí mi v břiše - mia ventro murmuras
udělal kus práce - li multon faris
sednout někomu na lep - lasi sin trompi de iu
leze mi do zelí - li s^ovas nazon en mian vazon
přijít z deště pod okap - trafi el pluvo en rivero
jak k tomu přijdu? - c^u mi meritas tion?
dělat z nouze cnost - fari mienon fieran al ludo mizera
kam vítr tam plášť - havi c^iun horon alian moron
počítám, že to zvládnu - mi opinias, ke mi primajstros g^in
nechtěl bych být v jeho kůži - mi ne volus esti en lia situacio
brankář byl absolutní špička - la golulo estis absoluta korifeo
David Sláva
Voltero
Altrangulo vizitis volteron en kastelo de Fernez kaj estis gastame akceptita. Mang^aj^oj kaj trinkaj^oj estis pli ol sufic^aj kaj tre bonkvalitaj. La frandema gasto venontan tagon deklaris, ke li volas pasigi ses semajnojn en la kastelo de Voltero. Voltero iom ektimis, malgrau^ tio respondis kun rideto:
"Eble vi ne deziras simili al Don Quijote. Tiu opiniis gastejon kastelo, dum vi male kastelon gastejo."
NI KONDOLENCAS
* La 2-an de marto 2000 forpasis Jan Kafka (EK Ostrov) en ag^o de 78 jaroj. Li laboris en urania minejo en Jáchymov, log^is kun la familio en Ostrov nad Ohří kaj la tutan liberan tempon dedic^is al Esperanto. Kunforndinto de EK Ostrov, organizanto de kursoj, koncertoj, internaciaj renkontig^oj (Amikeco trans limo).
* La 22-an de marto 2000 forpasis en sia 73-a jaro s-ano Karel Kopecký el Hradec Králové
* la 12-an de februaro 2000 mortis Dr. Libuše Bláhová el Prago en sia 79-a jaro
Jen ni publikigas foton de s-ino Marie Bartovská, kies nekrologon ni alportis en la pasinta numero.
PARDONPETO
en la pasinta numero de Starto malaperis al mi la numero 75, sekve mi el c^iuj 75-jaruloj faris 80-jarulojn. Mi petas ilian pardonon kaj publikigas korekton.
75 jaroj
Bínová Marie, Praha 10-Petrovice,
Doležalová Jaroslava, Žďár n. Sázavou
Donhofová Eda, Jablonec n. Nisou,
Fiedler Vladimír, Hradec Králové 3
Horký Jaroslav, Hynčina
Jany Jiří, Opava
Kadlecová Vlasta, Plzeň-Křimice
Maudrová Helena, Praha 4
Moucha Květoslav, Železný Brod
Pokorný Jan, Hluboká n. Vltavou
Sádlo Pravoslav Dr., Praha 6
Tyrala Miroslav, Nový Jičín
Urbancová Olga, Karlovy Vary
Votoupal Silvestr, Ing., Frýdek Místek,
Duobla eraro okazis c^e s-ino Víšková el Netvořice, kiu estas nur 73-jara (eraro en la asocia komputilo).
FOTOKONKURSO
S-anino Pavla Zemanová venkis konkurson de Urala Esperantista Societo kaj "La Ondo de Esperanto" pro sia foto de hundino Daja pripensanta super lernolibro de Esperanto. Kun diplomo s^i ricevis ankau^ librojn William Auld 75-jara, Lingvaj Respondoj de Sergio Pokrovskij kaj Vivo kaj morto de Wiederboren. Ni gratulas.
Katolika Sekcio de C^EA
LA TAGO DE PRELEGOJ KAJ DISKUTOJ
sabate la 20-an de majo 2000 en České Budějovice, Konservatorio, strato Kanovnická 22
La Kredo kaj Kristanismo en Meza kaj Orienta Eu^ropo
La prelegontoj el Germanio, Pollando, Hungario, Rumanio, Ukrainio, Estonio kaj Kroatio parolos pri:
- spirita stato de la socio kaj eklezio antau^ la disfalo de la komunisma potenco
- s^ang^oj en la nau^dekaj jaroj
- pozicio de la eklezio en la nuntempa s^tato
- la nuntempa situacio de la socio el la vidpunkto de kristanoj
- ekleziaj aktivecoj celantaj al nova evangeliigo
- perspektivoj en la tria jarmilo
Dum la konferenco estos celebrata meso en Esperanto, kiu estis agnoskita kiel liturgia lingvo. Esperantlingvaj prelegoj estos interpretataj en la c^eh^an kaj aperos Esperanta-c^eh^a prelegaro.
Alig^ojn akceptas: Ing. Jan Kalný, Libušina ul. 8, 370 06 České Budějovice
Esperanta-filatela sukceso
Marte (05-11.3.2000) en Brno okazis Tuts^tata ekspozicio de pos^tmarkoj BRNO 2000 (omag^e al 150-a naskig^datreveno de T.G. Masaryk), kiun partoprenis pli ol 200 gefilatelistoj el 19 landoj kaj C^eh^io.
Sukcese g^in partoprenis ankau^ s-ano Vladimír Váňa per sia eksponaj^o "C^apitroj el historio de Esperanto", al kiu estis aljug^ita granda orumita medalo. Arg^entan medalon ricevis la E-kolekto de s-ano Karel Špaček. La ekspozicion sub protekto de la urbestro d-ro Petr Duchoň kaj de Eu^ropa Federacio de Filatelaj Asocioj vizitis c^iutage pli ol mil vizitantoj.
-vlha-
C^eh^a pos^to ree propagandas Esperanton
en la pos^toficejo de Strážnice per dulingva klis^eto "Esperanto sekcio 31jara 1969 200 La espero". Au^toro ing^. ark. Karel Kuča, gravuro Karel Pavlíček. La Esperanto-sekcion de Asocio de C^eh^oslovakaj Filatelistoj kunfondis oktobre 1969 A. Bartošík kaj V. Hasala (kiu g^in prezidas) kun neesperantista filatelisto Josef Šolc
Bicikli tra C^eh^io
64-jara franca esperantisto M. Zephirin Jegard, 13 rue du Val Joselin, 22120 Yffiniac, volas bicikli en C^eh^io inter la 15-a kaj 20-a de majo kaj serc^as kunbiciklanton.
KALENDARO 2000
aprilo-decembro Výstava Esperantem k mezinárodnímu dorozumění ve Státním okresním archívu Znojmo, Divišovo nám. 5, návštěvní dny: pondělí a středa.
20.5. Tago de Pralegoj, České Budějovice, IKUE
27.5. Eksjunularo en Ostrava-Vítkovice
2.-4.6. IRDEN 2000 en Plavy
11-15.6. 22-a Sanmarineca Universitata Sesio (SUS-22) en Hradec Králové. Infor: Joana Lewoc, Karl-Schwarzchild-Weg 6/319, 37077 Göttingen, Germanio
17.6. Renkonto en Svitavy
18.6. Jubilea renkonto sur C^antorija
2.7.-12.8. 48-a SET Lančov
24.7-3.8 UK Tel-Aviv
16.9. E-Tago Pardubice
30.9. Lanškroun
22-29.10. Skokovy
novembro Polička
10-13.11. Kolokvo pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, temo: ekonomio. Kava-Pech, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice
decembro Paroliga Kurso kun Nikolaa Vespero en Dobřichovice
LIBROSERVO
Od doby uveřejnění nabídkového seznamu pro rok 2000 byla naše zásoba knih obohacena o další velmi zajímavý titul:
4.12 Věra Ludíková: Uslyšet duši 1 + 10
Nejkrásnější báseň ze sbírky "Ekau^di la animon / Uslyšet duši" (katalog. čís. 4.09) ve svém českém originále spolu s uměleckým překladem do dalších 10 jazyků: angličtiny (tr. W. Auld), čínštiny, francouzštiny, italštiny, němčiny, polštiny, ruštiny, slovenštiny, španělštiny a esperanta. 96 Kč
Korespondi deziras
Grupo da mez- kaj alt-lernejaj studentoj -komencantoj deziras korespondi tutmonde. La unuan leteron adresu al kursestro: Jaroslav Žák, U Střelnice 20, 746 01 Opava, C^eh^io.
El la kunveno de la komitato
La Komitato kunvenis 11.3.2000 en Prago kaj traktis pri:
- Lucie Karešová kiel nova c^efdelegito de UEA
- La C^EA-konferenco okazos en Znojmo 13/15 de oktobro 2000
- KAVA-PECH kiel peranto por UK
- akiritaj ejoj por Libroservo
- Paroliga kurso antau^ sankta Nikolao
- grantoj de C^EA por kluboj kaj sekcioj (vidu Starto 1/2000, p. 4)
Rozpo
čet ČES na r. 2000Příjmy
č
lenské příspěvky 100 000,- Kčtržby Libroservo 30 000,- Kč
písemné kursy 5 000,- Kč
tržby Starto 1 000,- Kč
člen.přísp. SŽ (IFEF) 3 000,- Kč
přijaté úroky 2 000,- Kč
dary 20 000,- Kč
dividendy 2 000,- Kč
konference ČES 60 000,- Kč
KAEST 5 000,- Kč
prodej cenných papírů 82 000,- Kč
nespecifikované příjmy 30 000,- Kč
celkem 340 000,- Kč
výdaje
spotřeba materiálu 20 000,- Kč
odbyt.náklady Libroserva 10 000,- Kč
cestovné 40 000,- Kč
poštovné 40 000,- Kč
telefony, Internet 15 000,- Kč
funkční příspěvky 7 000,- Kč nákup služeb 5 000,- Kč
daně a poplatky 7 000,- Kč
konference ČES 60 000,- Kč
Starto 100 000,- Kč
náklady pís. kursů 6 000,- Kč
odměny 10 000,- Kč
muzeum Č. Třebové 2 500,- Kč
podpora činnosti klubů a sekcí 10 000,- Kč
nespecifikované výdaje 7 000,- Kč
celkem 340 000,- Kč
C^eh^io dum jarcento
La historio de c^eh^aj landoj dum lastaj 100 jaroj rapidis per tempo absolute nekredebla. Por kio pli frue sufic^is monatoj au^ semajnoj, tio nun dau^ras nur 1 tagon au^ eble 2 tagojn, ec^ ja horojn. Kion renkontus c^eh^o el fino de la pasinta jarcento, se li aperus en mia samtempo? Kiaj s^ang^oj lin surprizus?
Li vivus en s^tato, pri kiu li tiam ec^ ne revis. Ne nur en memstara c^eh^a s^tato, sed ja en respubliko! La habsburgan imperiestron anstatau^igis en 1918 C^eh^oslovaka respubliko, kies demokratia politika sistemo farig^is por ni legendo. La dudekjaran epizodon de la unua respubliko por 6 jaroj anstatau^igis la Protektorato Böhmen und Mähren. La strebon konstrui post la germana okupacio novan demokration forpus^is la popola demokratio 1948 (Februaro) kaj en 1960 la socialisma C^eh^oslovakio. Nur post novembro 1989 nia s^tato senig^is de c^iuj totalismoj, ekde komenco de jaro 1993 g^i estas sen Slovakio.
Senkrede la c^eh^o el la pasinta jarcento mirus super la amasig^o de s^ang^oj socialaj. La solida apogo de habsburga s^tato - la nobelaro - malaperis en enfalejo de la historio jam post la jaro 1918, la religio estis post 1948 senigita de c^iu influo; g^iajn grandegajn bienojn ekposedis la agrokooperativoj. Simile la fabrikoj, laborejoj, hoteloj kaj ludomoj estis als^tatigitaj. Laboristoj iam starantaj sur lastaj s^tupetoj de societa s^tupetaro, por 40 jaroj farig^is formalaj regantoj de la s^tato. Kaj niaj nuntempaj kuncivitanoj? La unuaj s^ang^ig^is en cindron en naziaj koncentrejoj, la aliaj estis ekspeditaj en la "regnon".
Plej multe terurus la samlandanon el la pasinteco transformo de la vivstilo. Antau^ nelonge li ankorau^ admiris la unuan kales^on saltetantan sur la strato sen c^evala jungaj^o kaj hodiau^ c^ie mug^as kaj fulgas mil au^tomobiloj, oni vojag^as ne nur sur la tero, sed ankau^ sur la akvo kaj peraere. En niaj setlejoj kreskas altaj betonaj domoj. Kaj la damoj? Iam ili kas^is c^ion sub krinolino, nun oni portas minijupon kaj sunbrunig^as "supre sen."
Nur gastejoj restis en C^eh^io plejparte la samaj.
J. Cíchová
PAROLIGA KURSO
kun Nikolaa Amuzig^vespero plej vers^ajne okazos decembre en Dob
řichovice au^ c^irkau^aj^o. Kiuj partoprenis la pasintjaran kurson, rakontis kun entuziasmo, ke ili certe partoprenos ankau^ la venontan. Ni esperas, ke la c^ijara estos ankorau^ pli sukcesa. Detalojn ni prezentos en septembro, kiam alig^iloj estos jam pli aktualaj. La alig^ilojn kaj pli detalajn informojn petu c^e Jana Melichárková, 696 02 Ratíškovice 938.Esperanto kiel simbolo
En la c^eh^lingva gazeto EKONOM aperis artikoloj Esperanto
čísel (Esperanto de ciferoj, n-o 40/1999) pri la internacia kontista normo kaj Esperanto světového obchodu (Esperanto de la monda komerco, n-o 1/2000) pri la reguloj de INCOTERMS 2000. La artikoloj pruvas, ke Esperanto figuras en la subkonscio de la publiko kiel simbolo de internacia interkomprenig^o.informis Fr. Havlík
Donu s^ancojn al la amfibioj!
Printempe flakoj, fis^lagoj kaj akvaj profundaj^etoj revivig^as de voc^oj kaj svarmo de amfibioj. Bufoj kaj ranoj rapidas al stagnantaj akvoj, por ke ili metu siajn ovetojn. Tamen multe da batrakoj c^iujare pereas sub radoj de veturiloj. Krom tio ili estas ekstermataj kun printempaj forbruligoj de herboj. Batrakoj, iliaj ovetoj kaj ranidoj, salamandroj kaj trituroj kun siaj idaroj estas endang^erigataj de pesticidoj, artefaritaj sterkaj^oj kaj aliaj h^emiaj^oj. Amfibioj estas antikva grupo de vertebruloj. Ili ne estas kapablaj defendi sin kontrau^ produktoj de la nuntempa civilizo. Amfibioj estas indikiloj pri poluado de la vivmedio: batrakoj, salamandroj kaj trituroj ne vivas en poluita vivmedio. Protekto de la amfibioj kaj ilia vivmedio estas tute identa kun protekto de la tuta homa socio.
Old
řich A. FischerNEZNÁMÉ PLATBY ZA
ČASOPISYVýzva
s ohledem na to,
že jsem obdržel v poslední platbě několik neidentifikovatelných "anonymních" plateb, obracím se tímto na příslušné odesílatele následujících částek, aby mne laskavě informovali. V opačném případě jim bohužel nemohu objednat příslušná esperantská periodika apod.Č
ástky: 200,- 80,- 530,- 540,- KčVe Vašem zájmu p
ředem děkuji za laskavost.Vl. Hasala
A. Dvo
řáka 1696 62 Strá
žniceInformoj el la tuta mondo
En 1995-j krasnodara regiona filio "ANEKO" de tutrusia organizo de invalidoj de la Rusia Esperanto-Asocio de Nevidantoj komencis aperigi esperantlingve 90-minutan sonrevuon "Voc^o de Amikeco". Dumjare aperas 4 numeroj. Au^skultante la sonmagazinon vi povos ekscii pri E-movado en Rusio kaj eksterlando au^di kantojn kaj literaturaj^ojn, kiuj estas plenumitaj dum E-renkontig^oj kaj E-kongresoj. G^i enhavas ankau^ sonigitajn artikolojn el rusiaj kaj eksterlandaj E-periodaj^oj.
En Yomiuri-Shinbun, la plej kvanta j^urnalo en Japanio (kaj eble mondo) kun
10 milionoj ekz. tage, la 29-an de januaro aperis artikolo de s-ro MIYOSI
Etuo, prezidanto de la kompanio Swanee (Swany), ganto-fabrikanto, pri lingvaj problemoj de japanoj kaj Esperanto kiel tau^ga solvo.
Tridek-minutan filmon pri la tradicioj de nia lingvo, la Esperanta literaturo kaj kulturo elsendis la 16-an de januaro 2000 la televidkanalo KTVM en Vraca. Japanaj eldonaj^oj en 1999: Nova Kurso de Interparolo en Esperanto, (konversacio), Elektitaj eseoj pri literaturo (Miyamoto Masao), Vivo kaj verkoj de Miyamoto Masao", Raportoj el Japanio 2 de Hori Yasuo, La c^evalo de Motizuki (muziklibro), C^u vi parolas Esperante?, Diaj Reveracioj (Oomoto), Egawa Harukuni tradukis bildrakonton, Minakata Kumagusu, biografio de fama japana natursciencisto. Japanlingvaj estas Pri esperantaj libroj de Yamaguti Mitio, Tri semajnoj en Pollando de Tahira Masako, Tena de Spomenka S^timec faritan de Mori Singo.
Universala Komputila Lingvo (UKL) estas projekto de japanaj sciencistoj, kiu ebligos al uzantoj de Interreto skribi kaj ricevi tekstojn en sia gepatra lingvo komunikante ec^ kun eksterlando. La programo unue tradukos la tekston al UKL, poste al gepatraj lingvoj de la ricevontoj.
En brazilia urbo Ubé komence de decembro la urba konsilantaro akceptis leg^on, lau^ kiu estas unue nuligitaj antau^aj decidoj malpermesantaj instruadon de Esperanto, kaj due oni rekomendas al lernejoj laborigi prioritate instruistojn, kiuj apud sia c^efa fako kapablas instrui ankau^ Esperanton.
Novembre 1999 okazis en Roterdamo kunveno pri lingvo-politiko rilate al nia movado kaj al la ekstera mondo. Oni pridiskutis rolojn de la Akademio, de Terminologia Esperanto-Centro, de bulteno Informilo por Interlingvistoj kaj revuo Esperanto Studies, de retaj diskutrondoj pri instruado, terminologio kaj esperantologio.
Projekto Indig^enaj Dialogoj klopodas helpi al indig^enaj popoloj, kies lingvo kaj kulturo estas minacataj malaperi, savig^i per Esperanto kaj retpos^to. Kursoj okazas en Nederlando.
La Internacia Esperanto-Instituto (IEI) planas la aperigon de novaj helpiloj ligitaj al la filmo "Mazi en Gondolando". Sed unue oni volas enketi la instruistojn, c^u ili konas kaj utiligas Mazi, c^u la kurso kontentigas la atendojn, kiom ag^as la lernantoj, c^u la kurso tau^gas por c^iu ag^o-grupo kaj kio estas aldoninda. Skribu al: Atilio ORELLANA ROJAS, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag; Nederlando
La Esperantisto de la Jaro 1999
Intervjuon kun la lau^reato, prezidanto de UEA Kep Enderby, alportis la gazeto "La Ondo de Esperanto".
Kiel impresis vin la informo, ke vi ig^is la Esperantisto de la Jaro?
Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru ke mi Esperantig^is nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita Esperantisto. Tamen, mi taksas g^in granda honoro kaj provos pravigi g^in.
La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via aktivado: komunuma (aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj: UK, SAT, Azia kaj naciskale) kaj movada (precipe la sukcesa pledo por Esperanto en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaj^oj en Seulo). Kia, lau^ via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj de la vivo esperantista?
La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, c^ar tia ekvilibro estas afero de jug^o. G^enerale, vidate de la vidpunkto de la Esperanto-movado, ege gravas kapablo sufic^e bone regi la lingvon, kaj tio bezonas tempon. Kontrau^e, samtempe egale gravas movade, la kapablo eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por komunikig^i kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj konatoj en la neesperanta mondo. Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie c^i tie, c^ar, parolante
tute persone, kaj mi esperas honeste, malgrau^ c^iuj aktualaj problemoj en la mondo -- tiom ofte kau^zataj de la malbeno de politikoj de aparteco au^ de
identeco -- mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita. La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne helpi en la disigado de ili.
Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj?
C^iujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina Esperanto-ideo. C^i tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple, finvenkismo kaj rau^mismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du Esperanto-skoloj au^ -vidpunktoj, sed al la espero ke c^iuj homoj, interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, au^ aliaj etne similaj kulturaj baroj, vivu lau^ spirito de frateco.
Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?
La kontrau^ajn de tiuj, kiujn mi j^us menciis: c^iujn kiuj elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj tendencoj: alivorte, tiujn kiuj sektigas Esperantistojn. La homa naturo estas tia kia g^i estas, la elekto inter la du ne c^iam estas facila.
Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voc^o(j)n, se vi estus elektanto c^i-jare?
Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj lau^ kiuj honoroj estas donataj. Honoraj sistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj Esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus malg^uste preterpasi. Ne c^iuj el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian honoron al homo, escepte lau^ eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne doni g^in al profesia Esperantisto, kiom ajn meritplena li estas. Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj kiuj meritas tian honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj ankaux estus Mark Fettes, Lee Chong-Yeong, Yamasaki SeikSx, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi g^ojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.
Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al nelog^ata insulo?
Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Sufic^us diri ke mi unue pensus pri "La dang^era lingvo", "La Dekamerono" kaj "Sed nur fragmento".
Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?
Nepre bonega, kvankam, c^ar mi ne estas au^guristo, pri detaloj mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj g^i inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio dau^ros, kaj sendube la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de uzanto. G^i estas identigilo. Lingvo ankau^ estas formo de superstrukturo, multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj kiuj vivtenas sin kadre de tiu c^i heredita ekonomika kaj socia bazoj. Kontrau^e, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian bazojn.
La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur marg^ene, kvankam kelkfoje grave. Ankau^ politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankau^ s^anco ludas gravan rolon. C^iurilate, la kau^zoj de la nuntempa hegemonio de la angla lingvo memevidente konfirmas c^iujn tiujn faktorojn. C^u tiu hegemonio dau^ros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne c^iam regas en la reala mondo. Intertempe, Esperantistoj c^ie -- c^u anoj de UEA, c^u de SAT, c^u ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo -- devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn, idealismajn kaj
praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato c^ie, sed tio ne signifas, ke g^i devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.
C^u vi havas komentojn pri la kvar kritikaj rimarkigoj faritaj en "Esperanto en 1999"?
Nur por diri, ke vi pravis. Mi neniam sugestis ke la tasko facilig^os.
Intervjuis Aleksander Korj^enkov
Solena kunveno okaze de SIA en Vieno
Okaze de Semajno de Internacia Amikeco (SIA) Au^stria Esperantista Federacio (AEF) kaj Au^stria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF) komune arang^is la 15-an de februaro 2000 solenan kunvenon en la libertempejo de la fervojistoj en Vieno. Inter preskau^ trideko da partoprenantoj estis ankau^ reprezentantoj de C^eh^a LA de IFEF. La programo konsistis el alparoloj de reprezentantoj de la partoprenantaj organizoj, la pli posta c^efa programero estis triparta diaprojekciado de ing^. Walter Huber, la AFEF-prezidanto pri Tajlando. C^eh^a reprezentanto kaj C^kn de IFEF Jind
řich Tomíšek salutis en la nomo de IFEF kaj la C^eh^a LA de IFEF-FISAIC c^e invitis al la 52-a IFEF-kongreso en la tagoj de 13-a g^is 19-a de majo 2000 en Budapes^to, al la Printempa Konferenco de C^eh^a LA de IFEF okazonta 24/26 de marto en nordmoravia banurbo Jeseník, pri la eldonita nova trilingva fakterminaro C^ina-Esperanta-Angla en C^inio kun sume 20319 fakterminoj fervojaj kaj pri la lastatempa aktivado de la C^eh^aj Fervojoj. La sukcesa arang^o finig^is per vespera amika babilado de la partoprenantoj en internacia lingvo.J. Tomíšek
17-a Internacia Festivalo
en Trier
realig^os inter la 27-a de decembro 2000 kaj la 3-a de januaro 2001 en plej malnova germana urbo kun romiaj memoraj^oj. Temas pri arang^o por mezag^uloj (25-55 jaraj), kaj familioj (kun au^ sen infanoj). Junulara renkonto okazos samtempe en alia loko. La festivalo estos adiau^o kun la malnova jarmilo kaj bonvenigo de la nova. Kotizo inter 255 kaj 285 EUR (lau^ dato de pago), por infanoj kaj adoleskuloj sub 25 jaroj inter 120 kaj 205 EUR.
Skribu al Hans-Dieter PLATZ, Postfach 1148, DE-34303 NIEDENSTEIN
8-a Internacia Esperanto-Semajno de la kulturo kaj turismo
(30.9.-7.10.2000) en la kataluna Blanes, hotelo apud maro. Pliajn informojn: H.F.E.A., Apartado 15027, 08080 Barcelona, Hispanujo, faks. 937836511, tel. 937275021, mail:
luis_serrano@mixmail.com
Zamenhof-tago en Vieno
Pola Instituto en Vieno en kunlaboro kun Au^stria Esperantista Federacio AEF, Au^stria Fervojista Esperanto-Federacio AFEF kaj E-redakcio de Radio Vieno ORF arang^is sabate la 18-an de decembro 1999 solenan Zamenhof-Tagon. Varia kultura programo gvidata de vicprezidanto de AEF s-ro Emil Vokal konsistis el prelegoj, koncerto de polaj artistoj, alparolo de eksterlandaj gastoj kaj filmprezentado "Tero el maro", islanda dokumentfilmo pri vulkana aktivado kaj kresko de novaj insuloj en apudeco de Islando dum lastaj jardekoj.
-jt-
Por c^iuj ag^oj
Nur mezlernejan abiturientan ekzamenon vi bezonas por studi esperantologion c^e Interlingvistikaj Studoj en Poznan (Universitato Adam Mickiewicz) dum 3-jara kurso gvidata de profesoroj M. Duc Goninaz, H. Tonkin, J. Wells, d-inoj V. Barandovska-Frank kaj K. Smideliusz kaj I. Ertl.
La interlingvistikaj studoj konsistas el enkonduko al g^enerala kaj aplikata lingvistiko, el internacia kaj interkultura komunikado, traktado pri planlingvoj, gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de Esperanto. En la tria jaro eblas specialig^i ankau^ pri metodiko.
Surloka kurso (sesio) okazos unufoje dum la semestro (en septembro kaj februaro). La gestudentoj pretigos diplomlaboraj^on kaj post la fina ekzameno ricevos Atestilon pri Interlingvistikaj Studoj.
Kotizo por unu semestro: 400 USD (por nepagipovaj landoj 350 PLZ = 90 USD). Alig^ilon petu de:
d-rino I. Koutny
Lingvistika Instituto de UAM
ul. Miedzychodska 3-5
PL-60-371 Poznan
ikoutny@amu.edu.pl
Esperanto Redakcio de Pola Radio
informas, ke ekde la 26-a de marto 2000 vi povas au^skulti niajn c^iutagajn elsendojn lau^ la Universala Tempo je:08.30 h - nur per satelito
13.30 h - 41,18 m; 41,.23 m = 7285, 7275 kHz (la premiera elsendo)
18.00 h - 41,98 m = 7145 kHz
19.00 h - nur per satelito
Por au^skulti lau^ la mezeu^ropa tempo vi devas aldoni 2 horojn.
Internacia Koresponda
Esperanto-Klubo
serc^as novajn gesamideanojn tutmonde. C^e nia klubo oni eldonas gazeton, kiu disvastig^as inter abonantoj-klubanoj. Se vi deziras alig^i al la klubo, kontaktu Morgun Timur, ab. k. 279, Lipeck, RU-398050, Rusio.
UK 2001 ESTOS
KONGRESO DE
DIALOGO
Lau^ decido de la G^enerala Asembleo de Unuig^intaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj. La Loka Kongresa Komitato
de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo proponis al la estraro de UEA dedic^i la temon de la kongreso al tiu Internacia Jaro.
La estraro unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj".
MEMBROSTATISTIKO DE UEA
1999
Ankau^ en 1999, por la 13-a sinsekva jaro, UEA havis pli ol 7000 individuajn
membrojn, nome 7074 en 119 landoj. Tiu nombro estis je 286 malpli alta ol en 1998. Pli forte malkreskis la nombro de aligitaj membroj: de 12812 en 1998 al 12096 en 1999. La suma membronombro de UEA sekve falis el 20172 al 19170, t.e. per 1002 membroj.
En 20 landoj estis pli ol po 100 individuaj membroj: Francio (686), Germanio (587), Brazilo (552), Japanio (409), Usono (389), Nederlando (349), Svedio (255), Italio (253), Finnlando (234), Britio (230), Hispanio (190), C^inio (187), Belgio (185), Ruslando (170), Pollando (150), Svislando (134),
Hungario (122), Kroatio (109), Danio (108) kaj C^eh^io (102).
La nombro de aligitaj membroj malkreskas jam tutan jardekon. Ili estas tiuj membroj de la alig^intaj landaj asocioj, kiuj ne estas individuaj membroj de UEA. Pli ol 200 aligitajn membrojn nombris Germanio (1079), Japanio (1062), C^inio (963), Italio (895), Svedio (686), Britio (510), Belgio (504), Usono (429), Pollando (330), Hispanio (329), Nederlando (293), Norvegio (292), Greklando (271), Portugalio (268), Brazilo (265), Hungario (232), Finnlando (213), Kroatio (210) kaj Slovakio (207).
En la jaro 2000 la aligita membraro s^ajnas finfine denove kreski. Jam pli ol triono de la landaj asocioj pagis por aligitaj membroj g^is la komenco de aprilo. La g^isnuna nombro superas per 923 la nombron, por kiu la samaj asocioj pagis pasintjare. Kun tia evoluo estas eble, ke la tuta membraro de UEA en 2000 denove superos 20 000.
Lepsika Librofoiro
La eldonejo KAVA-PECH estis unu el 110 c^eh^aj eldonejoj, kiuj ekspoziciis po 10 librojn marte en la konata Lepsika Librofoiro. Inter tiuj 10 titoloj estis pluraj Esperanto-lingvaj, nome "Modernaj rimedoj de komunikado", "Gramatiko de Esperanto" de Malovec, plie la "C^eh^a-Esperanta vortaro" de Kraft, "Terminaro de feloj" de St
ředa kaj unu traduko de Esperanto en la germanan, nome "Einfach tschechisch sprechen" (origine "Baza c^eh^a konversacio") de Chrdlová kaj Malovec.KAEST 2000
La kolokvo pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko realig^os inter la 10-a kaj 13-a de novembro 2000 vers^ajne denove en Prago kun temo: ekonomio. Do niaj fakuloj fermos la 20-an jarcenton kaj la 2-an jarmilon per diskutado pri ekonomiaj perspektivoj de la homaro kaj pri terminologiaj perspektivoj de Esperanto. Inf. KAVA-PECH,
Anglická 878, 252 29 Dob
řichoviceUEA-delegito por C^eh^io
Nova delegitino de UEA por C^eh^io farig^is Lucie Karešová (28j.), junulara reprezentantino en C^EA-komitato. S^ia adreso: Tylova 1262, 508 01 Ho
řice v Podkrkonoší
IKUE- kongreso
Internacia Katolika Unuig^o Esperantista) kongresos en Italio de la 2a g^is la 8a de septembro 2000. La Kongreso estos partopreno en la jubileo, kun pilgrimo / vizito al kelkaj gravaj jubileaj lokoj. La Kongreso okazos en Rimini, c^e la adriatika strando, kun tagaj vojag^oj al Loreto - Asizo - Gubbio - La Verna kaj Romo. La Kongreso estos c^efe religia, tamen ne mankos turismaj kaj distraj momentoj. G^i estas malfermita al c^iuj, ankau^ alireligianoj, kiuj deziras ekkoni la signifon de la jubileo kaj de pilgrimado lau^ la katolika tradicio. Prezoj varias lau^ datoj, lando, elektota log^ado. Ene de majo, la kongresa kosto (kiu inkluzivas c^ion - log^ado en dulita c^ambro, vojag^oj, programo, mang^oj, krom trinkaj^oj) estas 360 eu^roj por landoj "A" (lau^ klasifiko de UEA) kaj 150 eu^roj por landoj "B". Specialaj tarifoj por kongresanoj el C^eh^a Respubliko, Pollando kaj Slovakio. Rabatoj por gejunuloj!
Interlerneja Centro
de Lingvoj
en BraziljoRevene al Braziljo je la 13-a de Aprilo, d-ro Zamenhof-Zaleski, nepo de nia Majstro, prelegis al la gelernantoj de unu el la ICL (Interlerneja Centro de Lingvoj), s^tata lernejo de lingvoj, ligita al Eduka Fondaj^o de Brazilia, kiu zorgas
pri baza kaj mezgrada lernejoj de la Federacia Distrikto, kun c^irkau^ 400.000 gelernantoj. Tiuj gelernantoj rajtas elekti unu el la lingvoj instruataj en la pluraj Interlernejaj Centroj de Lingvoj. Ordinare, tri lingvoj estas instruataj - la angla, la hispana kaj la franca, tamen Esperanto ekrajtis enkondukig^i per leg^o de Deputito Jorge Cauhy, en 1996, kaj pro vigla agado de instruisto de la angla,
Josias Ferreira Barboza, kaj de la tiama direktoro de la plej granda ICL, Devanizio Apolin-E1rio dos Santos (ambau^ esperantistoj, kompreneble), ankau^ Esperanto estas de tiam instruata. Hodiau^e, du pliaj instruistoj ankau^ partoprenas tiun c^i gravan agadon en Braziljo.
STUDO PRI LA ESPERANTISTA PACLABORO
UEA eldonis g^isdatigitan version de la historia skizo de d-ro Ulrich Lins pri la kontribuo de UEA al paco. La nova 12-pag^a kajero, "La laboro de Universala Esperanto-Asocio por pli paca mondo", aperis en la Esperanta kaj anglalingva serioj de Esperanto-dokumentoj.
La angla kajero estas utila informilo por distribuo inter ne-esperantistoj, ekz. dum konferencoj, foiroj kaj ekspozicioj, c^ar g^i prezentas konkrete la laboron de esperantistoj kiel gravan socian agadon anstatau^ simpla hobio. UEA aperigos ankorau^ francan tradukon de la kajero. Tradukoj al aliaj lingvoj ekz. fare de landaj asocioj estas tre dezirindaj.
Kiel klarigi la propedeu^tikan valoron de Esperanto
Kiam lernantoj lernas anatomion, la plej tau^ga instruilo estas artefarita skeleto sen vundoj au^ aliaj difektoj. La ostoj de la kapo estas plie dismeteblaj kaj la studentoj povas esplori la cerbon (kio c^e natura skeleto ne eblas). Lerninte pri la ideala skeleto, ili povas pli facile kompreni la difektojn de veraj skeletoj. Regula kaj dismetebla modelo kiel unua lernaj^o - jen propedeu^tiko.
Esperanto estas regula kaj dismetebla modelo de lingvo, kiu ebligas pli facile kompreni konjugadon, deklinadon kaj ankau^ derivadon. Neregulajn formojn en la naciaj lingvoj oni ofte ne povas dismeti kaj analizi, dum la tute regulajn formojn de Esperanto oni c^iam povas segmenti je prefiksoj, radikoj, sufiksoj kaj finaj^oj. Se instruata kiel la unua fremda lingvo, Esperanto helpas pli facile lerni ankau^ aliajn fremdajn lingvojn kaj pli profunde kompreni la gepatran. Jen la propedeu^tika valoro de la internacia lingvo.
En la praktiko la eksperimentoj tamen ne c^iam montris konvinkajn rezultojn. Ofte okazis, ke instruistoj-esperantistoj, klopodante havi plej bonajn rezultojn, donis al la geknaboj "eminente" tute senmerite, ec^ kiam ili preskau^ nenion sciis. La geknaboj, sentante sin kvazau^ laboratoriaj kunikloj, al kiuj oni ion trudas, intence spitis kaj sabotis la Esperanto-instruadon kaj tiom pli energie lernis la anglan. Tio tamen ne estas pruvo kontrau^ la propedeu^tika valoro de Esperanto, sed nur kontrau^ la trudado.
mm
C^u vi konas la nomojn?
C^u vi povas helpi al mi trovi personojn au^ informon? En la jaro 1947, 17-jara skolto, esperantisto, Stanislav Polanský, skribis al usonano, ankau^ esperantisto kaj skolto. Stan lernejis en
České Budějovice kaj kun siaj amikoj deziris korespondi kun usonanoj kaj usonaninoj! Stan mortis en 1950. Aliaj nomoj: d-ro Aug. Tatky de A. Tirs gimnazio, České Budějovice, Marie Josová, Máša Dostálová, lernantinoj kaj esperantistinoj- c^u iu konas la nomojn... iu kiu estas 70-jara?
Kathy Richardson, 27 Colonial Lawns, Bath NY 14810 USA
TRI-LIMA KLUBO
La 8-an de marto 2000 estis en Thionville fondita Esperanto-Klubo de la Tri-Lima Lando (Luksemburgio, Germanio kaj Belgio). La leg^a agnosko eblos profiti senpagan c^ambron por regulaj kunvenoj, bibliotekon kaj instruilaron. La klubo projektas "Praktikan Stag^on de Parolata Esperanto" (au^tuno 2000), "Nacian Kongreson de Franca Fervojista Esperanto-Asocio (printempo 2001) kaj Kongreson de SAT-Amikaro (Pasko 2001 au^ 2002).
MANIFESTO 2000
Grupo da Nobel-premiitoj iniciatis subskriban kamapanjon de UNESKO kun celo, ke 100 milionoj da homoj sin devontigu praktiki senperforton. En la Interreta pag^o de Unesko aperas la Manifesto en pluraj lingvoj, inter ili ankau^ en Esperanto.
Alig^u al la internacia movado por la kulturo de paco kaj senperforto
* C^ar la jaro 2000 devas esti nova komenco, s^anco por transformi - c^iuj kune - la kulturon de milito kaj perforto en kulturon de paco kaj senperforto
* C^ar tiu transformado postulas partoprenon de c^iu el ni kaj devas prezenti al gejunuloj kaj estontaj generacioj la valorojn, kiuj povas inspiri ilin krei mondon bazitan sur justeco, solidareco, libereco, digno, harmonio kaj prospero por c^iuj
* C^ar la kulturo de paco povas fundamenti dau^ripovan evoluon, protektadon de la medio kaj la bonfarton de c^iu
* C^ar mi konscias pri mia parto de respondeco antau^ la estonteco de la homaro, precipe antau^ la hodiau^aj kaj morgau^aj infanoj
mi devontigas min en mia c^iutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia regiono:
1. Respekti c^iun vivon. Respekti la vivon kaj la dignon de c^iu homo sen diskriminacio au^ antau^jug^oj
2. Rifuzi perforton. Praktiki aktivan senperforton, rifuzante perforton en c^iuj g^iaj formoj: fizika, seksa, psikologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malric^aj kaj la plej vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskantoj
3. Dividi kun aliaj. Kundividi miajn tempon kaj materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpus^adon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon.
4. Au^skulti por kompreni. Defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan diversecon, c^iam preferante dialogi kaj au^skulti, ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj rifuzado de aliaj.
5. Konservi la planedon. Favori respondecan konsumadon kaj evoluigon kiu respektas c^iujn vivo-formojn kaj konservas la ekvilibron de la naturo sur nia planedo.
6. Remalkovri solidarecon. Kontribui al la evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno de virinoj kaj kun respekto de la demokrataj principoj, por kune krei novajn formojn de solidareco.
Subskribu MANIFESTON 2000 en Interreto (www.uea.org/2000.html) au^ per normala pos^to al adreso de Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando:
Propra nomo ......................................................
Familia nomo .....................................................
Naskig^dato ....................... Sekso: ina vira
Urb(et)o ..............................................................
Lando ................................................................
Dato ...................................................................
Subskribo ..........................................................
C^iuj subskriboj estos prezentitaj al G^enerala Asembleo de UN en septembro 2000.
EL NIAJ KLUBOJ
Brno: La klubo renkontig^as merkrede en Ob
čanský klub, Starobrněnská 15, c^iam iu el la klubanoj havas prelegon. La klubo kunlaboras kun esperantistoj en partnera urbo Stuttgart. Dum 1999 la kluba biblioteko ric^ig^is je sesdeko da novaj titoloj. Venontjare la klubo festos sian 100-jarig^on.Jubileo en
Česká TřebováLa 7-an kaj 8-an de aprilo festis EK
Česká Třebová sian 40-jarig^on. Vendrede vespere okazis amuza vespero kun dancado, en programo kontribuis per sia kantado s-ano Smyčka. Sabate la 8-an de aprilo komencig^is solena inau^guro denove per kantoj de s-ano Smyčka kaj poste prezentis sian Esperantan programon (kantado, dancado, fabelo) infanoj el E-rondeto, kiun gvidas s-anino Novotná. Sekvis salutvortoj interalie ankau^ de urbestro, s-ro Pásek, kiu partoprenis la solenon, sciante pri laboro de EK kaj lau^dante g^in.Prezidantino s-anino Novotná en sia parolado priparolis la 40-jaran laboron de esperantistoj en
Č.T., kiu estis vere tre ric^a. Oni ec^ ne kredus, kiom da aktiveco povas efektivig^i dum tiu tempo, ne nur por si mem, sed ankau^ por proksimaj EK kaj ankau^ por unuopaj esperantistoj, kiuj tre volonte partoprenas la arang^ojn en Č.T. Ni menciu tradiciajn Silvestrojn, maskobalojn ktp., kiujn ofte vizitas gastoj el eksterlando. Grava estas ebleco havi en Urba Muzeo ankau^ E-fakon, al kiu kontribuas multaj gesamideanoj el la tuta lando. Ni ne povas forgesi ankau^ komplezon helpi kaj organizi asociajn arang^ojn - konferencojn, komitatajn kunsidojn. S-anino Novotná ankau^ parolis pri reciprokaj vizitoj de esp. infanoj kiel c^e ni, tiel en eksterlando. En dua parto post tagmang^o la infanoj mem parolis pri tiuj vojag^oj, rakontis pri siaj travivaj^oj dum vizitoj en Francio, Belgio kaj same pri okazintaj^oj dum vizito de infanoj el eksterlando. Ili devis paroli Esperante, c^ar c^iam ili log^is en familioj. Sian programeron montris ankau^ geknaboj el Ratíškovice sub gvido de Jana Melichárková, kiuj venis por viziti geamikojn el komunaj arang^oj. Interesa estis ankau^ programo de Pavla Zemanová el Prago, kiu prezentis sian c^arman hundon Corra; tiu montris kiel hundoj povas helpi al handikapuloj, ekz. al tiuj, kiuj vivas sur rulseg^o au^ al epileptikuloj. Corra plenumis c^iujn taskojn, kiuj estas necesaj por helpi al handikapuloj. Kaj kelkajn, simplajn ec^ en Esp. - ekz. kus^u, staru, sidu, boju.Poste c^iuj elektis siajn premiojn de ric^a tombolo, sekvis salutvortoj de gastoj el diversaj EK kaj interbabilado. Interese estis, ke la programon partoprenis gepatroj de esp. infanoj, kiuj kune kun c^iuj g^uis bonan etoson de la arang^o. Fine necesas danki al EK
Č. Třebová por ilia oferema g^isnuna laboro kaj samtempe deziri por venontaj jaroj multajn fortojn, entuziasmon kaj sukcesojn.V
ěra Podhradská
Opava: Esperanto-klubo nun membras c^e la silezia kultur-asocio Matice slezská (Mati
ční 2a, 746 01 Opava). Komitatanoj: Ing. V. Kočvara (prez.), Ing. Jan Kovařík (sekr.), Ing. J. Caletka, J. Solnický. Entute 27 klubanoj. La klubo presas kaj distribuas Starton, somere organizis la 12-an medicinistan konferencon kaj preparis konferencan libron. En loka gazetaro aperis 24 artikoloj, J. Žák prezentis 42 prelegojn pri E-o en lernejoj. J. Caletka partoprenis en la kolumbia Bogota la IV-an tutamerikan E-kongreson kaj sav-laborojn post tertremo. En 1999 okazis 36 mardaj klubaj kunvenoj.Ostrava: Klubo EZOKO (Jana Maluchy 126/7), preparas por siaj membroj programojn kulturajn (ekz. pri C^inio, Hindio, Turkio, teatro) kaj ekskursajn (ekz. V
řesna, Odry, Štítina). Pasintjare ellaboris projekton por informado pri Esperanto en lernejoj.Ostrava-Vítkovice: La klubo nun situas je adreso Zengrova
č. 71, 2-a etag^o maldekstre. La printempa programo proponas prelegon pri la au^stralia angla lingvo (J. Suchánek), 7-a renkonto de eksa junularo el 50-aj jaroj kaj jubilea renkontig^o sur C^antorija.
Praha: La klubo renkontig^as vendrede en Rybná 25/27, eldonas Bultenon kun tradukoj de J. Patera el Hašek (Supo por malric^aj infanoj, Joc^jo Nový rakontas pri fianc^ig^o de sia fratino) kaj aliaj interesaj^oj.
Ratíškovice: Adonido la nau^an fojon.
Danke al la tradiciaj organizantoj Jana Melichárková kaj Milena Bu
řinská, la 15-an de aprilo 2000 jam nau^an fojon esperantistoj amasig^is en Ratíškovice por admiri la belecon de rara kaj protektita kreskaj^o adonido printempa.Sed ne restis nur c^e tio. La komenco de la renkontig^o estis spicita per spektaklo de infanoj - partoprenantoj de Esperanto-kurso en Ratíškovice, kiuj prezentig^is unue kiel simpatia bestaro kaj sekve kantis kelkajn kantojn - c^io c^i memkomprene en Esperanto. Alproksimig^o de Pasko ankau^ ne estis forgesita. Loka popolartistino Lada Kadl
číková prezentis teknologion de manprodukto de belaspektaj ornamitaj paskaj ovoj, kion kelkaj pli kurag^aj ol mi persone provis. Por mi estis komplete nova la informo, ke la plej malfacila afero nuntempe estas akiri bezonatajn blankajn ovojn, c^ar modernaj kokinoj ne tro zozgas pri la bezonoj de popolaj artistoj kaj ec^ antau^ Pasko durkape demetas nur brunajn (au^ almenau^ brunetajn) ovojn.Dum la rigardo ni sukcesis iom nutri nin krom per popolarto ankau^ per pli realaj bongustaj nutraj^oj kun kafo au^ teo kaj jen - jam atendis nin kelkkilometra promeno al la naturprotektejo Horky (15.5 ha), la plej ric^a loko en C^eh^io je adonido printempa, bele flava
floro, sed venena kreskaj^o, jure protektata pro sia rareco. Mi vidis g^in unuan fojon en mia vivo kaj pretas atesti, ke la aspekto valoras la piedvojon por havi s^ancon g^in admiri.
Post iom da ripozo sur la floranta herbejo, lau^ alia itinero, ni atingis la duan celon tiutagan, same agrablan, nome vinkelon. Tie
jam atendis nin gulas^o kaj precipe bongusta vino. C^u mirinde, ke la tempo rapide kaj agrable pasis dum babilado kaj kantado sub gitarakompano fare de Milena?
La nau^a Hlavá
ček estas for. Kaj mi jam nun g^ojatendas, ke ankau^ por la jubilea deka, kiu okazos en la unua jaro de la tria jarmilo, la organizantoj mendos same belan sunan veteron kaj ke denove regos tie same agrabla estoso.Petro Chrdle
T
řebíč: Preparas la c^i-jaran Someran E-Tentaron en Lančov:2.7.-15.7.2000 unua etapo
16.7.-29.7.2000 dua etapo
30.7.-12.8.2000 tria etapo
En tri gradoj: A komencantoj, B progresintoj, C konversacia (Esperanto, 674 01 T
řebíč)Znojmo: E-klubo preparis la ekspozicion "Per Esperanto al internacia interkomprenig^o". G^i estas en tre bela ekspozicia medio de S^tata Distrikta Arkivo en Znojmo. La ekspozicion estas eble viziti de aprilo 2000 g^is marto 2001 (lunde kaj merkrede 08.00-17.00 h), kolektivaj grupoj povas viziti la ekspozicion ankau^ dum restantaj labortagoj (8-14 h).
La klubaj kunvenoj merkrede en klubejo DDM (Znojmo, ul. Curie 1).
Franca paro geedzig^is en C^eh^io
Gesamideanoj Gudule Le Pichon kaj Laurent Cuenot kun tria filineto Lola kaj c^evalino Camille travintris en Hladké
Životice (Starto 1/2000, p. 17) kaj la 8-an de aprilo decidig^is oficialigi sian kunvivadon per geedzig^o antau^ urbestro de Fulnek en muzeo de J.A. Komenio kaj en moraviaj naciaj kostumoj.AEH: Printempa seminario
okazis en Skokovy (9.-16.4.2000) kun partopreno de 28 personoj. En tri kursoj instruis J. Drahotová, L. Filipová kaj M. Severa. Kulturan programon ric^igis J. Mráz per prelego pri J. W. Goethe kaj liaj lastaj amoj. La partoprenantoj ekskursis al Mnichovo Hradišt
ě kaj kastelo Humprecht.