Starto 1/2004 (210)
C^eh^a
Esperanto-Asocio
35 jaroj
En la
tagoj 29.-30. 3. 1969 realig^is en Brno (kulturejo Besední dům) konstitucia
kongreso de C^eh^a Esperanto-Asocio. Entute 162 delegitoj el 101 rondetoj elektis
kiel prezidanton Josef Vítek, aprobis la statuton kaj nomumis la unuajn
honorajn membrojn. Samtempe komencis funkcii nia gazeto Starto, kies 210-an numeron vi
j^us eklegis.
Pasinteco. Se ni rerigardas la 35
jarojn, ni povas rememori multajn interesajn arang^ojn, ekz. somerajn
Esperanto-tendarojn (Lančov, Sebranice, Nekvasovy, Skokovy, Plasy), kulturajn
festivalojn (Pardubice, Opava, Ústí n. L.),
fakajn seminariojn AEST (nun dau^rigataj kiel KAEST), c^iujarajn
asociajn konferencojn (au^ kongresojn, se estas elektata nova asocia estraro),
diversajn seminariojn au^ turismajn arang^ojn (nialande kaj eksterlande). Certe
la kulmino estis la 81-a UK Prago en 1996. Dum niaj asociaj kongresoj estis
nomumitaj 56 honoraj membroj. Inter niaj sekcioj la plej aktivaj estas la
katolika, fervojista, blindula kaj mem-starig^inta AEH.
Sed krom rememoroj ni povas fieri pri pli ol 200
publikaj^oj, kiujn eldonis C^EA, g^iaj kluboj, memstaraj firmaoj (SPN,
KAVA-PECH, Chronos, Klavis) au^ kiuj aperis eksterlande, sed verkitaj de
c^eh^aj esperantistoj. Kelkaj libroj
estis tradukitaj el Esperanto en la c^eh^an. Krom Starto aperadis ankau^ klubaj
kaj sekciaj bultenoj.
Estanteco. Post
la politikaj s^ang^oj en 1990 s^ang^ig^is ankau^ la situacio de nia asocio.
Parte favore, parte mal-favore. Dum socialismo ni havis 2500 membrojn kaj
ricevadis c^iujare ministerian dotacion (c^. centmil Kčs), la S^tata Pedagogia
Eldonejo eldonis por ni lernolibrojn (Kilian, Cink, Barandovská) kaj vortaron
(Hromada). Nia asocio eldonis c^irkau^ 90 titolojn, plejparte bros^uretojn.
C^iujare alig^is 600 novaj membroj kaj la sama nombro eksig^is. Kelkcent
personoj alig^is al korespondaj kursoj, plenplena estis SET Lančov.
Post falo de la
fera kurteno la komu-nikado kun la tuta mondo facilig^is same kiel turismo, kio
malgravigis la rolon de Esperanto. La homoj komen-cis dedic^i sin preskau^ nur
al la angla, multaj ekc^asis karieron, aliaj perdis laboron, intereso pri
Esperanto mal-kreskis kaj proporcie komencis fali nia membrobazo. Venis novaj amuziloj: pos^telefonoj, komputiloj, interreto (ligitaj c^efe
kun la angla lingvo). La tradicia kluba vivo de esperantistoj ne estas alloga
por la nuntempaj gejunuloj (ankau^ aliaj lingvoj ne havas tiajn klubojn).
Sed la komputiloj ebligis levi la tipografian nivelon de
niaj eldonaj^oj, eksponi multajn tekstojn en la interreto(beletraj^ojn,
vortarojn, kursojn, enci-klopediojn, prezentojn de organizoj ktp.) kaj rapide
komuniki kun ekster-landaj esperantistoj per elektronikaj leteroj. Ni povas vojag^i
al eksterlando sen specialaj permesoj, publikigadi verkojn sen cenzuro (aperis
110 publikaj^oj).
Ankau^ UEA
spertas malkreskon de la membraro, sed samtempe levig^on de prestig^o de
Esperanto (ekz. la inter-nacia PEN-klubo akceptis Esperanton kiel literaturan
lingvon, Umberto Eco dedic^is al la problemo sian faman libron Serc^ado de la
perfekta lingvo, aperinta ankau^ c^eh^e k.a.).
Futuro. La
nuntempa movado spertas fenomenon, ke multaj homoj, lernantaj Esperanton, ne
volas esti membroj de niaj asocioj, ec^ ne movadanoj. Sed simile tiuj, kiuj
lernas angle, germane, itale au^ portugale, ne deziras propagandi tiujn
lingvojn, nek membrig^i en lingvaj kluboj au^ asocioj. Estas
normale lerni fremdan lingvon por g^in utiligi, nenormale por g^in propagandi.
Nia movado allogas propagandemulojn, ofte ec^ iomete frenezetajn, sed la futuro
de la movado vers^ajne dependos de tio, kion ni kapablos proponi al normaluloj,
kiuj volas Esperanton utiligi, sed propagandado ilin ne interesas.
Onidire
en Hungarujo c^iujare kelkcent altlernejanoj submetig^as al ekzameno pri
Esperanto por plenumi la leg^on de dua mondlingvo apud la angla (Esperanto plej
facile helpas plenumi la leg^on), sed ili absolute ne deziras esti movadanoj,
nek kreskigi la membrobazon de HEA, nek batali por g^enerala enkonduko de
Esperanto. Se ili trovus ric^an literaturon de sia fako esperantlingve, ili g^in
certe utiligus, sed ili neniel emas kontribui al tiu celo.
Multaj homoj eklernas Esperanton lau^ kursoj en
interreto kaj serc^as tie ankau^ eblojn de praktika apliko. Ankau^ ili ne volas
esti movadanoj, tiom malpli asocianoj. En nia malgranda lando milionoj da homoj
studas fremdajn lingvojn, tute ne intencante ilin propagandi nek ie membrig^i.
Fakte nur kelkaj profesiuloj prizorgas lernolibrojn kaj vortarojn, sed neniu
klopodas asociigi kursanojn.
Eble
nia propagando estas mal-sukcesa tial, c^ar g^ia celo estas akiri novajn
membrojn por niaj organizoj, produkti novajn movadanojn, dum la publikon
interesas akirado kaj inters^ang^o de informoj. Ni alkutimig^is taksi niajn sukcesojn lau^
varbitaj novuloj, ne lau^ eblo utiligi la lingvon praktike.
Tial ni perdas tiujn homojn, kiuj ne volas asociig^i, sed
deziras akiradi per Esperanto enciklopediajn informojn pri diversaj
neesperantistaj temoj kaj fakoj.
ROZPOČET ČES
|
P ř í j m y: |
Rok 2003: |
Rok 2004: |
||||
|
|
plán: |
skutečnost: |
návrh: |
|||
|
členské příspěvky |
90 000.- |
|
85 760.- |
|
90 000.- |
|
|
prodej knih a mat. |
20 000.- |
|
25 692.- |
|
20 000.- |
|
|
písemné kurzy |
5 000.- |
|
2 400.- |
|
3 000.- |
|
|
Starto předplatné |
500.- |
|
1 100.- |
|
900.- |
|
|
úroky v bance |
500.- |
|
118.- |
|
100.- |
|
|
dary členů |
20 000.- |
|
13 293.- |
|
15 000.- |
|
|
konference ČES |
55 000.- |
|
79 110.- |
|
65 000.- |
|
|
OSIEK |
2 000.- |
|
---- |
|
2 000.- |
|
|
UEA |
40 000.- |
|
41 209.- |
|
40 000.- |
|
|
sekce a kluby |
30 000.- |
|
78
145.- |
|
---- |
|
|
konverz. kurzy |
10
000.- |
|
14
429.- |
|
10
000.- |
|
|
celkem
|
273 000.- |
|
341 256.- |
|
246 000.- |
|
|
režijní
materiál |
5 000.- |
|
2 732.- |
|
4 000.- |
|
|
náklady na prodej
knih |
5 000.- |
|
13 519.- |
|
5 000.- |
|
|
nákup knih (+ fa za
PIV) |
40 000.- |
|
42 366.- |
|
4 000.- |
|
|
cestovné |
20 000.- |
|
16 258.- |
|
18 000.- |
|
|
poštovné |
5 000.- |
|
3 317.- |
|
5 000.- |
|
|
telefon
a internet |
10 000.- |
|
8 661.- |
|
8 000.- |
|
|
funkční
odměny |
7 000.- |
|
6 120.- |
|
7 000.- |
|
|
nákup
služeb |
35 000.- |
|
37 258.- |
|
38 000.- |
|
|
daně |
8 000.- |
|
6 790.- |
|
7 000.- |
|
|
poplatky bance |
8 000.- |
|
7 562.- |
|
8 000.- |
|
|
konference ČES |
45 000.- |
|
69 240.- |
|
60 000.- |
|
|
sjezd ČES (doplatek) |
---- |
|
20 250.- |
|
---- |
|
|
Starto - tisk a exp. |
75 000.- |
|
62 316.- |
|
75 000.- |
|
|
písemné kurzy |
4 000.- |
|
450.- |
|
2 000.- |
|
|
odměny |
3 500.- |
|
---- |
|
2 500.- |
|
|
muzeum
Č. Třebová |
2 500.- |
|
2 500.- |
|
2 500.- |
|
|
nájem
Běch. + Dobř. |
27 000.- |
|
26 489.- |
|
27 000.- |
|
|
dary a reprezentace |
5 000.- |
|
4 672.- |
|
4 000.- |
|
|
konverzační
kurzy |
10 000.- |
|
11 362.- |
|
7 000.- |
|
|
UEA |
15 000.- |
|
---- |
|
36 000.- |
|
|
sekce a kluby |
8 000.- |
|
52 004.- |
|
---- |
|
|
celkem |
338 000.- |
|
393 866.- |
|
320 000.- |
|
Několik poznámek
k rozpočtu
(viz str. 5)
Pozorný čtenář Starta jistě zaznamená některé rozdíly mezi skutečností za
rok 2003 a rozpočtem na rok 2004. Jedná se především o část výdajovou, kde je
v nákupu knih zahrnuta i fa. za PIV ve výši Kč 37 500.- která byla
uhrazena zač. roku 2003, ale tržby byly již v roce 2002. Totéž se týká fa. za
ubytování na sjezdu v r. 2002, která byla také placena na začátku r. 2003.
Rovněž u nákladů na Starto přišla fa. za č. 4/03 až v lednu. Proto je počítáno
v rozpočtu s částkou za 5 čísel. U této položky by se měl projevit značný
rozdíl po loňské změně tiskárny, jejíž cena je nižší o 2 000.- Kč za jedno
číslo časopisu.
Pokud se týká rozdílu mezi
příjmy a výdaji (-74 000.- Kč) je nutné započítat i počáteční stav hotovosti
k 1. 1. 2004 ve výši 72 564.- Kč. Předpokládáme také zvýšenou částku u
členských příspěvků po jejich navýšení.
Výbor svazu se svízelnou finanční situací
pravidelně zabývá a hledá další možnosti úspor, ale i zvýšení příjmů. To
se nám povede pouze s Vaší pomocí a pochopením. Stále nám klesá počet členů a
mnohdy je to jen proto, že se nikdo v místě klubu nebo kroužku o tuto práci
nestará. Prověřte svoji členskou základnu.
Pavel Polnický
Upozornění
členům svazu. Vzhledem k tomu, že
nový příspěvkový řád svazu, schválený na konferenci v Litomyšli, byl uveřejněn
až ve Startu č. 4/03, rozhodl výbor ČES, že platby poukázené do konce roku 2003
budou přijaty i v původní částce. To znamená, že platby došlé po novém roce
musí odpovídat novému příspěvkovému řádu. Je tedy nutné doplatit případný
rozdíl co nejdříve. Děkujeme Vám za pochopení a těšíme se na další spolupráci.
Výbor ČES
Sukceso de
Esperanto
en Bruselo
La brusela "Restoracio
Esperanto" preparis novan prezenton kun nova menu-karto.
La
restoracio estas en eta strato, kiu kondukas de la Centra Stacidomo al la
Centra Pos^toficejo kaj apud unu enirejo de la Reg^aj Galerioj Sankta-Hubert.
Samtempe g^i estas restoracio de granda hotelo en la centro de la urbo. Al tiu,
kiu deziras skribi por gratuli: (france, nederlande, angle, hispane) S-ro Paolo
Jarmillo F&B Manager NH Grand Place Aren berg Hotel, Rue d'Assaut 15
Stormstraat, BE-1000 Bruselo, Belgio Rete:
foodbeveragenhgrandplacearenberg@nh-hotels.be
de Germain Pirlot
Rete: gepir.apro@pandora.be
Esperantisto Karel Sittauer
Esperantisto Karel Sittauer la
27-an de januaro centjarig^us. Esperanton li eklernis dum la studado de gimnazio
en la urbo Vidnava, poste li farig^is membro de Germana Esperanto-Ligo en
Liberec. De burg^a lernejo en Třebíč li transiris al eksperimenta burg^a
lernejo de Baťa en Zlín, kie li
instruis la germanan kaj la francan. Kiam la respubliko estis minacata de
nazioj, li kiel c^eh^a germano organizis skriban proteston kun siaj ge-kolegoj
kontrau^ la perfidulo Konrad Henlein. Post okupacio de nia respubliko pere de
nazioj, oni translokigis lin kiel instruiston al unuklasa germana lernejo en
germanlingvan regionon c^e Znojmo. De tie li bedau^rinde foriris militservi.
Unue al Kroatio. C^ar li kritikis militon, li estis tuj transportita al la rusa
fronto. En ukraina urbo Ternopil li renkontis hazarde sian iaman
E-korespondanton. Lau^ nazioj estis lia renkonto taksita kiel malamika afero
kaj li kiel averto por ceteraj estis la 9-an de marto 1944 ekzekutita.
Post la milito, en 1947 farig^is espe-rantisto lia filo
Pavel Sittauer, kiu volus igi fina la ideon de eterna paco helpe de Esperanto,
por ke neniam plu kresku la infanoj sen siaj patroj.
Lanc^ov
kaj Červená
Au^tune en 1956 mi finis la soldatan kemian
lernejon en la urbo Jaroměř kaj revenis kiel kemia instruktoro al mia regimento
en Písek. Mi estis envicigita al komandanta tac^mento de la 1-a grupo. Mi instruis soldatojn kontrau^radian kaj kemian programon en trupoj de la
regi-mento. Dum libera tempo mi kune kun kelkaj amikoj vizitadis
Esperanto-klubon en la urbo Písek, kiun gvidis bona amiko Libor Křivánek kun
sia edzino Radka.
Foje posttagmeze venis al mi dej^oristo kun ordono tuj
viziti la c^efon de la dua grupo kapitanon Kořínek. Apenau^ mi fermis la pordon
kaj prezentis min lau^ la soldataj reguloj, diris kapitano Kořínek:
"Sidig^u, serg^ento, kaj liberigu vin." Li s^losis la pordon, por ke
neniu g^enu nin, kaj proponis al mi bonan turkan kafon. Mi kun intereso
atendas, kio okazos: "Vidu, serg^ento, mi scias, ke vi estas esperantisto
kaj regule vizitadas urban E-klubon. En la kurso studas mia edzino. Kaj en
lasta tempo s^i ofte ricevadas leterojn de viroj de diversaj landoj. Kaj mi
tute ne scias, kion ili skribas al s^i. Pro tio mi volus eklerni Esperanton. Mi
scias, ke vi profesie estas instruisto. C^u vi helpos min?" Do, de tiu
tempo mi lin instruis. C^ar li estas vere inteligenta homo, li post kelkaj
semajnoj jam parolis en Esperanto. Post iu tempo li kun g^ojo rakontis al mi:
Vidu, Pau^lo, mi surprizis mian edzinon, kiam mi alparolis s^in Esperante! Kaj
mi pli bone parolas ol s^i. Unuafoje ni trinkis krom la tradicia kafo ankau^
alkoholaj^on.
Fine de oktobro finig^is mia soldatservo kaj mi tuj komencis
organizi venontan SET-on, la unuan en golfo de Lančov (1958). Granda estis mia
surprizo, kiam Libor Křivánek informis min, ke ankau^ la Klubo en Písek
organizos SET-on apud Červená c^e Vltava kaj ke g^in konstruos soldatoj el
Písek. Gvidanto de SET en Červená estis fama esperantisto Vlastimil
Kočvara. Pavel Sittauer
Esperantistoj
en C^eh^a Televido
En televida AZ-kvizo s-ano
Jan Bína el Brno gajnis tri rondojn, s-anino Květa Krajíčková partoprenis
konkurson Máte padáka (proksi-muma
signifo: Vi estas katapultita!), en
kiu la konkursantoj unue devas rapide respondi kvizajn demandojn kaj poste per
balotado elj^etas unu el ili lau^ diversaj strategioj. S^i estis katapultita
antau^ la finalo.
Esperanto
en C^eh^a Radio
Pavel Novák, varsovia
raportisto de la programo Radiožurnál (Radio-j^urnalo prezentas raportojn el
ekster-lando), vizitis Bialistokon kaj sub titolo En la lulilo de Esperanto elsendis la 20-an de decembro 2003 siajn
impresojn.
Li
vizitis la Bialistokan Esperanto-klubon, kie lin bonvenigis surskribo: Se vi volas monon, lernu la anglan, se vi
volas amikojn - lernu Esperanton! La klubanoj priskribis al li la biografion
de Zamenhof kaj montris Zamenhof-straton, kie iam staris lia naskig^domo. Nun
tie estas infang^ardeno, kie la infanoj lernas Esperanton. Sesjara knabeto
prezentis, kiel li scias kalkuli g^is tridek. Sur la apuda domo pendas
memortabulo kun surskribo, pola kaj Esperanta: C^i tie staris domo, en kiu la 15-an de decembro 1859 naskig^is kreinto
de Esperanto D-ro Ludoviko Zamenhof (ne estas preciza citaj^o - rim. de
red.).
En la
Bialistoka biblioteko P. Novák trovis ec^ Pos^rakontojn
de Karel Čapek.
La riporto
finig^is per ekzemplo de esperantista amikeco: kurs-gvidantino E. Karczewska
telefo-nis al delegito en Barcelona, ke s^i bezonas por 50 ekskursantoj tranoktadon
en Barcelono, Madrido kaj Granado. S^i ricevis g^in por tre avantag^aj prezoj.
La riporto
poste estis disponigita en interreto, ec^ je du adresoj:
http://www.rozhlas.cz/svet/portal/_zprava/98731
http://www.zav.cz/Bulletin/esp_kolebka.htm
Interesa c^eh^a TTT-ejo pri Esperanto
La lasta supre menciita
ret-adreso prezentas ankau^ aliajn interesajn artikolojn pri Esperanto. La
c^eh^lingvajn (Esperanto - jazyk Evropy?, Esperanto - historie, současnost,
rozvoj, Esperanto - Komunikace budoucnosti) oni trovas c^e http://www.zav.cz/indexcz.html ,
kaj la esperantlingvajn c^e
http://www.zav.cz/Bulletin/Esperanto/esp_esp.htm
Sennaciulo, La Migranto
Grava atentigo pri peranteco por SAT kaj g^ia organo
Sennaciulo; pri peranteco por La Migranto organo de Naturamika asocio.
Mi informas vin pri
pageblecoj:
SAT: La pagojn membroj kaj interesig^antoj
sendu al bankokonto c^e ČSOB 122443440/0300,
varia simbolo (v.s.) estu prefere membronumero de SAT au^ telefonnumero
de la paganto, se li ne estas membro de SAT,
konstanta simbolo (k.s.) 0379. Kompreneble eblas ankau^ uzi simplan pos^tpagilon
kaj pagi al mi au^ pagi pere de banko al la menciita bankokonto. C^i momente
ankorau^ ne estas konata al mi kotiztabelo por 2004.
La Migranto: Abonpago pro 2004
estas 110, - Kč. Maniero por pagi: bankokonto 122443440/0300, v.s. telefonnumero de la paganto, konstanta simbolo 0379. Eblas pagi per simpla
pos^tpagilo al mi. Informoj aperos ankau^ en Sennaciulo kaj en La Migranto.
Václav Stibůrek, J. Franka 1731, 256 01 Benešov, tabl. 317721018, mobil.
608516206,stiburek.v@c-mail.cz
Muzeo
Šumava
Esperantajn pag^ojn vi trovos
http://www.retour.cz/Muzeum-Sumavy/esperanto/kasperske-hory.htm
La pag^ojn prizorgis s-ano Jiří Pěnek.
Korespondi deziras
Ing. František Ančinec, Dolní 28, 796 01 Prostějov, 50-jara ekonomo
Informoj el Slovakio (SKEF)
La organizo havas nova
adreson:
Slovaka Esperanto-Federacio,
P. O. BOX B-152, SK-012 41 Žilina
La kongreso de SKEF okazos
en Nové Mesto nad Váhom (28.-30.5.2004). Aliaj arang^oj:
6.3. Konferenco de OSES
Bratislava
24.4. Turisma renkontig^o
Piešťany
26.6. 7-a Esperanta bazaro,
Dunajská Streda
20.-27.11. filmfestivalo,
Bratislava
Sendu bildkarton
al E-klubo en Saint Etienne,
kiu baldau^ festos centjarig^on kaj volas arang^i ekspozicion de bildkartoj
akiritaj per Esperanto. La kartoj povas esti elektronikaj.
Verda Pigo, p/a Pierre
Gröllemund, 51 rue Vaillant-Couturier, 420 00 St. Etienne, Francio, verdapigo@yahoo.fr
10
jaroj de Esperanto-muzeo en Česká Třebová
Belan longan
c^eh^lingvan artikolon pri la muzeo publikigis s-ano Jiří Pištora en loka
informilo. La artikolo estas legebla c^e la adreso http://www.zpravodaj.ceskatrebova.cz/45_03clanky/47_esperanto_muzeum_10let.htm
Studentoj pri Esperanto
C^e Katedro de Slavaj Lingvoj
kaj de G^enerala Lingvistiko de Okcidentbohemia Universitato en Pilzeno aperis
retaj pag^oj pri Esperanto: http://www.ksj.zcu.cz kaj
http://www.ksj.zcu.cz/zpravy/seminarka2.doc
Konkurso
de infandesegnoj
La esperantistoj en la franca
Vendomois arang^as internacian konkurson de infandesegnoj. La temo: g^ardenoj. Formato de papero: A3. La
ag^okategorioj:
g^is 7 jaroj, 7-10 jaroj, 10-14
jaroj.
Limdato: g^is 25. 5. 2004.
Sur la dorsan flankon de papero
skribu koncizan titolon de la desegno, la ag^on kaj adreson de la infano.
La desegnojn sendu al adreso:
Esperanto en Vendomois
Les Monts
FR-41360 Lunay
Francio
Internacia Semajno
c^e Mediteraneo
(21.-28.
8. 2004)
proponas perfektig^i en
Esperanto kaj samtempe ferii en la havenurbo Sète.
Alig^oj: Espéranto culture et
progrés, 5, rue du docteur Roux, FR-34090 Montpellier, jf.passarella@free.fr
http://perso.wanadoo.fr/nikolao/esperanto.html
Esperanto
en niaj bibliotekoj

La
plej grandaj c^eh^aj bibliotekoj kutime prezentas en la interreto sian
katalogon kaj tiel ni povis kontroli, kiom da libroj en Esperanto ili posedas
kaj proponas al la legantoj. Kompreneble, ne c^iuj katalogoj estas kompletaj en
elektronika formo kaj ne c^e c^iu libro estas noto, ke g^i estas
esperantlingva. Tial la au^tomataj serc^iloj per serc^vorto "Esperanto"
ne trovas c^iujn esperantlingvajn librojn, kiuj estas en la biblioteko. Kelkaj
libroj eniras la elektronikan katalogon nur tiam, kiam iu pruntas ilin kaj la
bibliotekistoj notas la librojn en sia komputilo. Ekzemple ni scias, ke jam
antau^ dudek jaroj estis en Moravia Landa Biblioteko Brno trovitaj 170 libroj,
tamen nun la au^tomato trovis nur 30. Tamen la rezultoj, kion la bibliotekoj
proponas per interreto, povas esti interesaj (parenteze la nombro de titoloj):
Biblioteko de Akademio de
Sciencoj (8)
Nacia Biblioteko de C^eh^a
Respubliko (13)
Biblioteko Jiří Mahen en
Brno (45)
Moravia Landa Biblioteko
Brno (30)
Biblioteko en České
Budějovice (14)
Havlíčkův Brod (13)
Urba Biblioteko en
Jihlava (2)
Mezbohemia Scienca
Biblioteko Kladno (29)
Regiona Scienca Biblioteko
de Liberec (22)
Scienca Biblioteko Olomouc
(63)
Regiona Biblioteko Pardubice
(18)
Urba Biblioteko Pelhřimov
(8)
Studa kaj Scienca
Biblioteko de Regiono Plzeň (9)
Urba Biblioteko Praha
( 95)
Urba Biblioteko Třebíč (11)
Urba Biblioteko en Ústí
nad Labem (2)
Regiona Biblioteko
František Bartoš en Zlín (12)
Internacia Esperanto-Konferenco
de OSIEK 2004
Pécs (Hungario), 17-23.7.2004
La dumiljara Pécs estas unu el la plej belaj kaj
gravaj urboj en Hungario, konata ankau^
kiel urbo de kulturo kaj arto, pro siaj muzeoj, arta vivo, festivaloj,
universitato (1367), monumentoj el la romia kaj la turka epokoj (monda heredaj^o, sub la protekto de UNESCO).
Temo: “Esperanta gazetaro”
Okazos la prelegoj kaj diskutoj dum la
antau^tagmezoj de lundo g^is j^au^do.
Dum krizas au^ s^ang^as la formon
Esperanta informado, c^ion eblos pridiskuti en la lando de Eventoj, Ret-Info, Juna Amiko, Internacia
Pedagogia Revuo, Naturista vivo, Debrecena bulteno, Literatura Mondo,
Budapes^ta Informilo… Tute najbare al Hungario aliajn gravajn gazetojn
redaktis au^ redaktas Herbert Mayer, Spomenka Štimec, Stano
Marček…
Aliaj programeroj: voc^donado por OSIEK-premio, prelegoj pri
la urbo kaj la regiono, vizito al priesperanta kaj aliaj muzeoj, distro,
kulturo, turismo… enurbe, arbare,
banloke.
Postkonferencaj ekskursoj:
aldona tritaga restado
gvidos vin pli leg^ere tra la milda regiono kaj g^iaj montetoj, kasteloj,
termalbanejoj, vinkeloj, malnovaj protestantaj preg^- ejoj, naturparkoj … kun
la ebleco viziti la najbaran g^emel-urbon de Pécs – Osijek en Kroatio!
Kontakto: ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic - Via
Parini 5
IT- 34129 Trieste,
Italio tel/fax: + 39 040
767 875
orbispictus@iol.it
(eventuale:
Kolektado de eltondaj^oj
Per kolektado de eltondaj^oj
el c^eh^a gazetaro pri esperantistaj temoj estis komisiita Jarmila Čejková,
Malý Koloredov 1538, 738 01 Frýdek-Místek.
Katalogo
de gravaj esperantistoj
Prof. Vlastimil Novobilský
(Školní 5, 400 00 Ústí n.L.) fondis katalogon de gravaj c^eh^aj esperantistoj.
Li kolektas biografiojn (medalionojn) kaj bibliografiojn (verkaron) de aktivaj
personoj, kiuj per sia laboro enskribig^is en la historion de nia movado. Sendu
informojn pri merituloj el via klubo.
Radikala
Partio agas
La Radikala Partio (Italio)
en decembro 2003 interkonsentig^is kun la itala ministrino pri instruado, ke
ili iniciatos eksperimentan instruadon de Esperanto en la 25 landoj de Eu^ropa
Unio.
81-a Germana E-Kongreso
28.-31.5.2004
okazos en la
nord-orienta lando Meklenburgio-Antau^pomerio, proksime de la pola-germana
landlimo. Temo: "Pomerio - ponto inter germanoj kaj poloj".
Brunilde Pfennig
"Esperanto en la bibliotekojn"
La kampanjo ekde
antau^ nelonge havas propran komisiiton c^e Universala Esperanto-Asocio, UEA.
En la kampanjo partoprenas kelkaj Esperanto-asocioj, kiuj pretas donaci librojn
al diversaj bibliotekoj en la mondo. Se vi interesig^as pri la projekto,
bonvolu kontakti la novan komisiiton!
Aloisio Sartorato
20.000 vizitoj al Libera Folio
La 5-an de februaro
2004 je 19:19 lau^ la mezeu^ropa tempo okazis la 20.000-a vizito en la
enirpag^o de la retgazeto Libera Folio. La dudekmila vizitanto venis el
Grenoble, Francio. Dankon pro la vizito!
Libera Folio estis
lanc^ita la 12-an de aprilo 2003, kaj en tiu tago okazis la g^is nun rekorda
kvanto de vizitoj dum unu tago, 231. La 3-an de februaro 2004 Libera Folio lau^
nia statistikilo havis 130 vizitojn, kaj la 4-an de februaro 110 vizitojn, tamen
la efektiva kvanto de vizitoj s^ajne estas pli granda. Vizitu ankau^ vi c^e: http://folio.hrs.net
Alternativa Komunikado inter Eu^ropaj Lernejoj, AKEL!
En
la lernojaro 2003-2004 komencig^is en kvar eu^ropaj mezlernejoj alternativa
projekto por instrui E-on al lernejanoj, inters^ang^i la spertojn kaj
kontaktigi la komencontojn. Ili jam ekis kontakton kun lernejoj en Portugalio,
Hispanio, Pollando kaj Hungario. Ni atendas kontaktojn el nunaj au^ estontaj
eu^ropuniaj landoj por eniri la projekton.
Luis Ladeira
Rete: luisladeira@netcabo.pt
Kondolencoj
- La 2-an de februaro
2004 forpasis merita esperantisto Jozef
Pawel Bielinski en ag^o de 83 jaroj, Honora Membro de Pola
Esperanto-Asocio, honorigita pro meritoj por urbo Bydgoszcz kaj por kulturo,
au^toro de kelkaj Esperanto-lernolibroj kaj Esperanto-instrumaterialoj, dum
longaj tempoj prezidanto de filio de de Pola Esperanto-Asocio en Bydgoszcz.
- Kun granda bedau^ro
mi sciigas vin pri la forpaso de Josef
Murj^an, unu el la plej aktivaj esperantistoj en Israelo dum la lastaj 40
jaroj.
- La 2-an de februaro
2004 forpasis elstara estona esperantisto, au^toro de pluraj lernolibroj kaj
vortaroj, honora membro de UEA, Jaan
Ojalo (1914-2004).
MES havas propran sidejon!
Mongola
Esperanto-Societo, MES ekhavas sian propran oficejon en Mongola Kolegio Tsog
pri fremdaj lingvoj, kulturoj kaj turismo. Oni permesis al la societo por
subteni kaj helpi agadon de MES senpage posedi unu c^ambron kaj enkonduki nedevigan
Esperanto-kurson en la Kolegio.
Pasintsemajne
estraranoj de la societo faris lekciojn pri Esperanto, nuntempa monda lingva
problemo kaj Esperanto-movado, en kiuj partoprenis c^irkau^ 100 gestudentoj de
la Kolegio.
C^iuj
gratulmesag^oj estas bonvenaj c^e la estro de la kolegio, G. Davaasuren, rete: tsog@mboh.mn
Nova TEJO-volontulo!
TEJO
ekhavis novan plentempan volontulon en la Centra Oficejo de Universala
Esperanto-Asocio kaj TEJO en Roterdamo (Nederlando). Lia nomo estas Joel Amis kaj
li venas el Usono. Vi eble jam konas lian nomon kaj vizag^on de la pag^oj de
Kontakto (c^ar li estas ties vic-redaktoro). Ni kore bonvenigas lin kaj tre
dankas al la antau^a volontulo Chuck Smith pro lia bonega laboro dum 2003!
Studu turismon, kulturon kaj lingvon!
Internacia Studumo pri Turismo kaj
Kulturo estas trijara nepublika postmaturec-ekzamena lernejo funkcianta ekde
1991, lau^leg^e registrita c^e Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94)
kaj c^e la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la
statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San
Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS, Internacia
Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia
Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom
tio j^urnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de
Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo
"Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj "Flugo".
En la studumo povas studi c^iu persono,
kiu finis 18-an vivjaron, havas bonan san-staton kaj almenau^ meznivelan
edukitecon (maturec-ekzamenon). Plena eduk-ciklo dau^ras tri jarojn kaj
permesas akiri sciojn necesajn por labori en nau^ profesioj (simboloj de
Eu^ropa Unio): post la 1-a studjaro:
lektoro de Esperanto por komencantoj kaj gvidanto de porinfanaj arang^oj;
(oficisto pri turisma informado, oficisto en vojag^agentejo kaj internacia
vojag^gvidanto); post la 2-a studjaro:
lektoro de mez-nivelaj kursoj de Esperanto kaj verkanto de arta ceramiko
(organizanto de turisma priservado, regiona turisma c^ic^erono kaj animanto de
kultura agado); post la 3-a studjaro:
kursgvidanto de Esperanto, specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo
kaj specialisto pri organizado de kulturo; ev. titolo de bakalau^ro de AIS pri
humanistiko au^ morfosciencoj.
Internacia Studumo pri
Turismo kaj Kulturo, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Polio,
tel. (48-52) 346-11-51
Rete: stud@esperanto-turismo.com
KONCIZE
* Kiel nova G^enerala Direktoro de UEA estis
nomumita Osmo Buller, kiu plenu-mis tiun funkcion jam antau^ Trevor Steele (ni
memoras lin el UK '96 en Prago).
* Novjaraj statistikoj de UEA
G^is la 9-a de januaro
al UK en Pekino jam alig^is 549 personoj el 44 landoj de la mondo. En 2003 en
UEA membris 5627 personoj, kio estas je 0,9% malpli ol en la antau^a jaro.
Trevor Steele, la G^enerala Direktoro de UEA komentas la tenden-cojn tiel:
"Plej malbona estas la falo de junaj membroj (MJT kaj MAT) kaj de membroj
kun Gvidlibro (ofte unuafojaj). Sed tiu fina rezulto, falo de ec^ ne unu plena
procentaj^o, estas relative esperiga. La plej granda s^ang^o estis salto en la
nombro da membroj kun Jarlibro."
* Diplomig^u pri Esperanto en Hun-gario. En la plej granda hungara
s^tata universitato ELTE ekzistas jam ekde 1966 esperanto-instruado. En la
Esperanto-fako finis siajn studojn entute 130 personoj, el inter ili 30 estis
eksterlandanoj. Oni povas alig^i al Esperanto altlerneja fako ankau^ en 2004.
Oni devas elekti el inter la fakparoj: angla-esperanto, arthistorio-esperanto,
es-peranto-filozofio, esperanto-franca, esperanto-germana, esperanto-hispana,
esperanto-historio, esperanto-hungara, esperanto-itala, esperanto-rusa,
esperanto-portugala. Por pliaj informoj la interesig^antoj povas kontakti: Ivan
Bujdoso, rete: bujdosoek@hotmail.com
Telefonu senpage per la reto!
Ekzistas nuntempe
bonkvalitaj iloj por telefoni per la Interreto. Inter la novaj, ekzistas nun Skype
(Skajp') c^e www.skype.com, kies sonkvalito estas tre bona, kelkfoje ec^ pli ol
normala telefono. Vi bezonas PC-on kun Vindozo (prefereble XP) kaj mikrofonon.
G^i funkcias per c^iaj tipoj de retkonektoj, ec^ modemo 56 Kbps. Emilio Cid
verkis esperantlingvan ttt-pag^on por helpi al els^uto kaj konfigurado de la
ilo: http://www.esperantointernacia.hpg.ig.com.br/skype.htm.
Komerc-Industria C^ambro prezentig^as en E-o. La
retejo de la Komerc-Industria C^ambro de C^uvas^a Respubliko (Centra Rusio)
ekde nun havas ankau^ E-lingvan version, apud la rusa, angla kaj itala:
www.tppchuvashia.ru/eo .
Granda konferenco de Radikala Partio okazis
decembre en Bruselo. Inter 500 konferencanoj estis 40 esperantistoj, la
prelegoj estis simultane tradukataj al c^iuj laborlingvoj, do ankau^ al
Esperanto. En la programo aperis ankau^ punktoj Instruado de Esperanto kaj Federala
Lingvo.
DAFYDD AP FERGUS, kimra j^urnalisto
laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La
internacia j^urio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela
Komunikad-Centro.
Hodler-biblioteko en Roterdamo
estos c^ijare rearang^ata por kolekti c^iujn librojn en unu c^ambro (nun ili
estas en pluraj).
Esperanto-muzeo en Vieno antau^ 75
jaroj farig^is parto de Au^stra Nacia Biblio-teko. Okaze de tiu jubileo la
muzeo okazigos simpozion (8.-9.10.2004) Espe-ranto en la uragano de ideologioj,
kiu samtempe omag^os la naskig^on de Lidia Zamenhof (1904-1942). Samtempe estos
preparita ekspozicio en la muzeo pri la sama temo.
Přerov
La
klubo renkontig^as c^iun duan semajnon je la 17-a horo, placo Žerotín 20, krom
ferioj (16.6.-6.10.).
Rememore pri Drahoš Kočvara
Programo:
Malfermo
- prezidanto
Referato
- prezidanto
Leciono - prezidanto
Diskuto - prezidanto
Societa ludo - prezidanto
Kultura enmetaj^o - prezidanto
Aplau^do - prezidanto

Havířov
Elektita
komitato: Zdeněk Heiser (prez.), Jan Matyáš, Jana Třetinová, Miloslav Pastrňák,
Pavla Bradová, kontrolo: Kateřina Hosová. Kunvenoj unufoje en monato por
konversaci jak unufoje kun kultura programo (februaro-decembro): Vojag^ado en
Portugalio, Meksikio I, Meksikio II, Meksikio III, Esperanta tendarfajro,
Egiptujo I, Egiptujo II, Egiptujo III, Zamenhofa vespero.
Brno
La
kunvenoj de EK Brno merkrede je la 18-a en Starobrněnská 15, c^iun trian
merkredon en Kohoutovice (Societo por la internacia lingvo Esperanto).
Pardubice
Nova
kalendaro por 2004 de EK Pardubice kaj AEH.
Ústí nad Labem
EK kunvenadas nuntempe
c^iumonate la lastan j^au^don je la 15-a
horo en la Urba muzeo en Ústí nad Labem. – Kontakto adreso: Klub esperantistů
Jiřího Kořínka, Kojetická-str. 90, 400 03
Ústí nad Labem
Tel.: +420 475 532 417 au^
+420 721 851 502, I-rete: m.smycka@seznam.cz;
j_kriz @volny.cz; 510815@centrum.cz
Ostrava-Poruba
Dum
2003 okazis 40 kunvenoj (meznombre 9 partoprenantoj), unu gasto el Brazilo. 10
abonataj gazetoj, ac^etitaj 9 novaj libroj. Unu membro estis en Rimini, ceteraj
partoprenis 29 enlandajn arang^ojn.
P.F. 2004
Ankorau^ multajn sunelirojn
al kunterlog^antoj
C^e mi jam dominas nokto
Mi tamen ne rezignas
Ec^ blinda formiko
batalas kontrau^
herbotigoj
C^ion bonan al vi
Universanoj
Čestmír Vidman
P.F. 2004
Ještě mnoho východů
slunce
spolupozemšťanům
U mě už převažuje noc
Ale nevzdám to
I slepý mravenec
bojuje se stébly trávy
Držím Vám palce
Vesmířané
Čestmír Vidman
NEPROFITEMA AMO
Mi estas
ukrainiano. Iufoje mi sidis c^e la tablo en mia hejmo kaj ion
skribis. Estis ens^altita la radio-ricevilo. Mallau^te sonis agrabla muziko,
poste komencig^is iu radio-elsendo. Subite mi ekau^dis la vor-tojn,
kiuj igis min pensi. Trasonis nekutimaj vortoj. En la ukraina lingvo estis
dirite: “Genuflekse adorklinig^u ne antau^ tiu, de kiu dependas via sorto: ne
antau^ la estro, ne antau^ la stelo, ne antau^ la eterneco, sed adorklinig^u
antau^ la homo bonkor-bonkora, ekzemple antau^ panjo via!.. Kaj tio estos la
alteco, sed ne sinmalaltigo!”
Au^dante
la kortus^ajn vortojn mi c^esigis la laboron kaj enpensig^is.
Estas
ja pri kio pensi, kiam oni instruas nin pri la vera, neprofitema amo… Tiam mi
rememoris pri la kompatema junulo, kies koro sentis doloron pro la malfelic^oj
kaj suferoj de la homoj. Mi pensis pri la juna Ludoviko Zamenhof. Mi opinias,
ke ni c^iuj rajtas kaj devas adorklinig^i antau^ la bonkor-bonkorega homo, kiu
ne povis esti indiferenta al la interesoj kaj bezonoj de la tuta homaro kaj kiu
en sia koro, sendube, havis la sinceran neprofiteman amon al la homoj.
En niaj koroj ni c^iam havu la grandegan dankemon al la au^toro de la
lingvo Esperanto! Ja li donacis al ni la bonegan rimedon de
inter-komprenig^o! Grigorij Berezin
Memoralo
Jíra + Hillebrand
21.-25.
4. 2004
Printempa Naturamika Renkontig^o Kytlice
(apud
Nový Bor kaj Česká Kamenice)
Alig^iloj g^is fino de
marto. Anoncu, kiujn mang^ojn kaj tranoktojn vi mendas., Pensio por unu tago estas 350 Kč.
Miroslav
Smyčka, Kojetická 90, 400 03 Ústí nad Labem
"EUropo por akordo, Esperanto por dialogo"
http://www.e-d-e.org/Leo/index.php
Por elekto de la eu^ropaj deputitoj voc^donu por la listoj Eu^ropo Demokratio
Esperanto. Por demokratio efika en Eu^ropo. Por la subteno de la lingva kaj
kultura diverseco. Por Eu^ropo
sendependa de la influo de USONO, g^ia lingvo kaj g^ia kulturo. Por Eu^ropo pli
energia por serc^ado, monda komerco, diplomata influo. Por Eu^ropo, kiu
kontrolu g^ian teknokration Por la uzado de la internacia lingvo Esperanto,
simpla, efika, kiu donas esprimeblon al c^iuj civitanoj en internacia debato.
Por ke Eu^ropo ig^u ekzemplo por solidareco inter popoloj
Por ke Eu^ropo ig^u ekzemplo por kunligo
de kultura heredaj^o kaj moderneco
KAEST 2004
Konferenco
Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
2004-11-12/14
Pritraktotaj temoj:
Sekcio A:
FAKE PRI ESPERANTO
Sekcio B:
ESPERANTE PRI SCIENCOJ
Kontaktadreso por peti alig^ilon:
KAVA-PECH, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 257
712 201,
fakso 257 712 126,
rete: info@kava-pech.cz.
Au^toroj
de la kontribuaj^oj estas petataj sendi alig^ilon kun resumo de sia prelego, se
eble plej frue, sed plej malfrue g^is 2004-08-15. Ni petas ne prezenti diversajn proponojn de la ortografiaj au^ gramatikaj refor-moj de Esperanto.
La
konferenco okazos en pensiono Sokol en Dobřichovice (kie jam okazis la
antau^a). Post la konferenco estos
eldonita bonkvalita preleg-kolekto kun resumoj en pluraj lingvoj. La antau^aj
prelegaroj (1998, 2000, 2002) ankorau^ haveblas.
Novaj
libroj
Jana Melichárková: Esperanto pro
děti, ilustris Mirka Tomečková, KAVA-PECH 2003, 74 p., 98 Kč, 14x20 cm,
orang^a koloro.
La
lernolibro de Esperanto por c^eh^aj infanoj (6-12-jaraj) en 30 lecionoj, ric^e
ilustrita. La infanoj povas mem kolorigi la bildojn, la lastajn 12 ec^ tondi
kaj uzi por ekzercado de la vortoj. En la libro estas ankau^ ludoj kaj
poemetoj. Ne mankas metodikaj konsiloj por instruantoj.
La dua
volumo estas preparata.
Detlev Blanke: Interlingvistika.
Cesty k odborné literatuře. (Interlingvistiko. Vojoj al la fakliteraturo).
Trad. Miroslav Malovec, KAVA-PECH 2004, 70 p., 118 Kč, 14 x 20 cm, verda
koloro,
La c^eh^a traduko celas
c^eh^ajn lingvistojn, por veki ilian intereson pri la internaci-lingva ideo per
supervido pri la ekzistanta interlingvistika literaturo, precipe la
esperantologia (sed oni ne uzis la vorton en la titolo por ne provoki
antau^jug^ojn). La bros^uro informas pri
inter-lingvistikaj publikaj^oj kaj periodaj^oj, pri monografioj kaj
bibliografioj, pri inter-lingvistikaj mencioj en gravaj lingvo-sciencaj periodaj^oj,
pri gravaj bibliotekoj kaj arkivoj de interlingvistika literaturo kaj pri la
fontoj troveblaj en interreto. Aldonita c^apitro pri la situacio
en C^R el la plumo de M. Malovec
Sabine Fiedler; Pavel Rak: Ilustrita
frazeologio. KAVA-PECH 2004, 140 p., 12 x 20 cm, blua koloro.
La libro estig^is surbaze de
scienca studaj^o de d-ino Sabine Fiedler, kiu esploris frazeologiajn esprimojn
en Esperanto kaj en diversaj lingvoj. C^ar la scienca stilo estas malfacile
digestebla por ordinaraj legantoj, la eldonejo KAVA-PECH proponis al la
au^torino ellabori varianton
por la vasta publiko kun trafaj
desegnaj^oj de Pavel Rak.
La libro prezentas 62 frazeologiajn esprimojn, klarigitajn
per difino kaj ilustritajn per ekzemploj de uzo, per desegno kaj per kelkaj
alilingvaj ekvivalentoj.
Jan Werner: Terminologiaj konsideroj. KAVA-PECH 2004, 180 p., 14 x 20 cm,
hele kakia koloro
La libro konsistas el kvin
partoj: A. G^enerale pri faka apliko de Esperanto kaj pri terminologio; B.
Terminologiaj principoj; C Leksikaj observoj kaj instigoj; D. Prilingvaj
konsideroj; E. Esperanta terminaro de terminologia fako.
Ekde la 14-a g^is la 21-a de au^gusto 2004 okazos, la unuan fojon en Slova-kio, la 77-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda
(= SAT) en la c^efurbo Bratislava. SAT estas internacia progresema
laborista organizo, kiu kun-igas la larg^an spektron de maldekstraj
mondkonceptoj. Eble paradokse, tamen fakte logike estis anoj de SAT
perseku-tataj en la erao de stalinismo kaj la landaj filioj de SAT
malpermesitaj en Sovet-Unio kaj en la dependaj landoj, inkluzive
C^eh^oslovakion. Kompare kun UEA, deklaras sin SAT ne-neu^trala organizo, g^i ne emas toleri ajnan maljustaj^on
kaj subpremon. Tamen, precipe dum la lastaj jaroj, SAT kaj UEA vivas en bonaj
amikaj kaj kunlaboraj rilatoj.
SAT
havas grandan signifon ankau^ por la g^enerala Esperanto-movado, pre-cipe por
la evoluo de la lingvo. C^i-direkte estu menciitaj Plena Vortaro de Espe-ranto,
Plena Ilustrita Vortaro de Esperan-to kaj la antau^ nelonge eldonita La Nova
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto – c^iujn c^i vortarojn eldonis SAT.
Kiel
kutime, la kongreso konsistos el laboraj
kunsidoj (antau^tagmeze), okazos pluraj traktadoj de la komitato, de
unuopaj sekcioj k.s. Sed same kiel c^iu g^isnuna kongreso, ankau^ tiu en
Brati-slava ne estos nur labora afero. La partoprenantoj de la kongresoj c^iam
emas konatig^i, almenau^ supraj^e, kun la lando, kie ili kunvenas, kun la homoj
de la koncerna lando, kun ties zorgoj, malfacilaj^oj, sukcesoj. Tial estas en
la programon envicigitaj kulturaj
progra-meroj kaj precipe duon- kaj
tut-tagaj ekskursoj. Per la ekskursoj la kongres-anoj konatig^os kun la urbo
Bratislava mem, kun la urboj Trenčín, Piešťany, Trnava, Modra kaj Pezinok, kun
la kasteloj Červený Kameň kaj Trenčín. Certe tre interesaj estos ankau^ la
vizitoj en la atoma energi-centralo Jaslovské Bohunice kaj c^e la akvobaraj^o
kaj kanalo Gabčíkovo. Fakajn prelegojn faros elsta-raj Esperantaj spertuloj –
ekz. pri la fakaj terminoj en la menciita nova PIV parolos C. Roux, unu el
g^iaj kompilantoj.
SAT
komisiis organizi la kongreson en Bratislava la kongresan agentejon KAVA-PECH el Dobřichovice (C^eh^io), kiu tion
faros en la kunlaboro kun Esperanto-Societo
Bratislava (ESO). La c^eh^a agentejo KAVA-PECH havas plurjarajn spertojn en
la organizado de diversaj Esperantaj kongresoj, konferen-coj kaj seminarioj
(ankau^ de la SAT-kongreso en Karlovy Vary 1999), la slovakaj gesamideanoj
devus esti la c^efaj ideodonantoj kaj kunlaborantoj, ja ili mem plej bone konas
slovakan medion kaj kapablas plej efike prezenti la lokon, popolon, kulturon.
Oni atendas alvenon de la kongres-anoj el pluraj eu^ropaj
landoj kaj ankau^ el la landoj ekster Eu^ropo. Do, estos vere „multkolora“ la
partoprenantaro de la kongreso. G^is la fino de januaro alig^is nau^ dekoj da
partoprenontoj el 17 s^tatoj kaj kvar kontinentoj.
Por
la partoprenontoj el C^eh^io kaj Slovakio validas aparte favoraj alig^kotizoj
(g^is la 31-a de marto 2004!). Pli da
detaloj troveblas sur www.esperanto.cz au^ perpos^te: KAVA-PECH,
Anglická 878, CZ 252 29 Dobřichovice.
Zdeněk
Pluhař
sekretario de OKK
La vojoj de kurag^o en Someraj Esperanto-Tendaroj en
Lančov
En sepdekaj jaroj
ni preparis la vojon de kurag^o sur la vojo de la tendara puto g^is la
s^tonminejo. La konkuro komencig^is c^irkau^ la noktomezo: c^e
la puto startis unuopaj konkurantoj. Sen lumilo oni tute povas vidi nenion. Sed
sur la vojo de la tendaro mi au^dis pas^ojn. Kiam la persono estis tute c^e mi,
mi vidis la policestron sinjoron Matouš, kiu mem observis la tendarojn kaj nun
malrapide iris hejmen al Lanc^ov. Mi sukcesis nur diri: "Sinjoro kapitano,
per tiu c^i vojo vi ne iru, hodiau^ c^i tie fantomas." La kapitano
respondis: "Pau^lo, mi estas tiel dormema, ke c^iuj fantomoj de la mondo estas al mi tute egalaj."
Kaj spiregante li malrapide foriris. Mi tuj startigis la lastan konku-ranton
kaj rapide iris por haltigi la
polic-estron. Sed vane. Mi estis
jam nur kelkajn pas^ojn malantau^ li kaj mi au^dis terurajn insultojn. Mi
lumigis lumilon, ankau^ samideano Jaris kaj ceteraj kaj vidis s-ron policestron
kus^antan sur la vojo. Tra la vojo estis strec^ita s^nuro, li piedpus^etis kaj
dum la falo saltis per la manoj al preparita lavujo, kiu estis plena de akvo.
Post kelkaj sekundoj li diris: "Tiu c^i nokto estis por mi iom malpli
terura ol tiu lastjara." Iu ekkriis: "Kia estis tiu lastjara, s-ro policestro?
Rakontu!"
Ni sidigis la
policestron sur iom grandan s^tonegon: "Pasintjare iam en tiu c^i tempo,
mi nokte jam dolc^e song^is. Subite iu frapas al mia pordo.
Mi ellitig^is kaj
en nokta vestaj^o malfermis la pordon. Staris tie mia najbarino kun larg^e
malfermitaj okuloj, tute tremanta kaj kriis:
"Sur nia tombejo estas fantomoj, la kadavroj revivig^is." -
"Ne babilu, najbarino, mi
tuj c^ion esploros."
Mi
vestis min kaj iris. Jam de lastaj vilag^dometoj mi vidis personon, kiu eniris
la tombejon kun kandelo. Mi rememoris, kion diris al mi antau^ kelkaj tagoj la
esperantisto Pau^lo pri la nokta ludo! Enirinte la tombejon mi vidis dekojn da
kandeloj sub la c^efa kruco. Mi kas^is min malantau^ arbo. J^us venis junulo
ankau^ kun kandelo, c^irkau^iris la c^efan krucon kaj en la angulo de tombejo
eniris la kadavrejon. Tra mia dorso iris frosto-tremo. Post kelkaj
momentoj li revenis, metis la kandelon sub la krucon kaj rapide foriris de la
tombejo.
Mi
kas^e post li. C^e la vojo apud la arbaro multe da gejunuloj kus^as sur la tero
kaj ec^ ne spiras. Inter ili c^i tie via Pau^lo! Kaj nun mi ekau^dis, kion mi
ne vidis. En la kadavrejo sur portilo kus^as viva kadavro, kiu havas sur la
brusto c^okoladojn. C^iu devis forpreni c^okoladon kiel pruvon, ke li eniris la
kadavrejon."
La policestro
Matouš finis sian rakonton kaj kune kun la tendara patrolo, kiu havis lumilojn,
foriris hejmen por dormi kaj song^i.
Aldono. Jam kelkajn jarojn mi almenau^ unufoje dum
la etapoj vizitas la tombejon en Lančov por rememori bonajn homojn, kiuj dum 45
jaroj de ekzisto de nia SET en la golfo de Lančov estis niaj amikoj au^ helpis
al ni. Apartenas al ili ankau^ la policestro Matouš. La brulanta kandelo sur
lia tombo estas por li.
Geraldo
Mattos
En la gazeto de Brazila Esperantisto
n-ro 322 de januaro-marto 2003 mi legis artikolon kaj intervjuon kun prof.
Geraldo Mattos, prezidanto de nia Akademio.
Mi farig^is esperantistino en 1948. Studento Geraldo
Mattos estis unu el miaj tiamaj korespondantoj. Liaj leteroj, en kiuj li perfekte
klarigis al mi la E-gramatikon, liaj bildkartoj kaj ceteraj materialoj multe
helpis min agi por Espe-ranto inter miaj trupaninoj de skoltina grupo. Post likvido de skoltismo en 1950, kiam ni transiris al la organizo de
Esperanto-Junularo en Třebíč, kie mi instruis al du grupoj nian lingvon, denove
helpis min la leteroj de Geraldo. Mi fiere montras al vi la poemon, kiun
Geraldo sub sia pseu^donimo Aldo Ger sendis kaj dedic^is al mi.
Olga
En preskau^ c^iu lando de la mondo,
Ni vidas aron da samideanoj,
Da homoj, kiuj kun plektitaj manoj
Vivadas en la Esperanta rondo.
Ni penas kun la forto de titanoj,
Per libroj, revuetoj, korespondo,
Konstrui digon kontrau^ c^iu ondo
De lukto starigita de satanoj.
Ni c^iuj amas nian idiomon,
C^ar parolante au^ skribante g^in,
Ni c^ie trovas hejmovarman domon.
Pro tio, Olga, c^ar mi konas vin
Per g^i, se mi prononcas vian nomon,
Mi ja parolas nomon de fratin'.
Via Geraldo
Geraldo sendis al
mi Esperantistan Memorlibreton kaj enskribis la duan poemon:
Olga,
Dolc^a mia karulino,
Ne forgesu la poeton
En la sorc^an vian reton
Implikitan de destino!
Submetita de inklino,
Li murmuras unu peton:
Dolc^a mia karulino,
Ne forgesu la poeton!
Jen akceptu sen obstino
Tiun c^i memorlibreton;
Tamen gardu c^i sekreton:
Memortenu min sen fino,
Dolc^a mia karulino!
28.8.53
Geraldo
En 1952 mi kiel
la unua virino kun amikoj komencis organizi la 1-an Someran Esperanto-Tendaron,
tiam en la golfo de Chvalatice c^e akvobaro Vranov. Unu el organizantoj estis
la c^efo de E-Junularo en Třebíč, poste mia edzo Pavel Sittauer. Naskig^is al
ni la filino Olga. Kiam s^i 13- jarig^is, s^i jam en la SETo instruis
Esperanton. Longajn jarojn s^i ne nur instruas, sed ankau^ helpas al ni organizi
la SET-on kaj en etapoj funkcias kiel c^efinstruistino au^ gvidantino. S^ia filino Lenka instruas en la SET au^ la anglan, au^ la hispanan
lingvojn. Kaj ambau^ genepoj estas membroj de UEA.
Olga Sittauerová
PLASY
E. K. Plzeň invitas vin al 3-a Turista Renkontig^o Esperantista en Plasy (TREP), kiu okazos
denove en belega naturo (25 km norde de Plzeň en ripozloko Máj) en tagoj 17.-20.6.2004.
Vi povos ekkoni novajn interesaj^ojn en la regiono dum ekskursoj
au^ piedpromenoj kaj vespere dum videoprojekcio.
La prezo de restado inkluzive de log^o en kelklitaj
c^ambroj kaj mang^o 3-foje dum tago estas nur 270 Kč (10 eu^roj) por 1 tago.
Pliajn informojn al vi disdonos kaj alig^ilojn kun adreso
kaj naskig^dato akceptas: Václav Kaprál, 331 51 Kaznějov 252, g^is fino de majo
2004. C^iuj estos bonvenaj.
NEKVASOVY
14.8. -
24.8.2004
(Eblas partopreni nur unu semajnon
au^ malpli longan tempon)
ESPERANTO KLUBO PLZEŇ arang^os por
geesperantistoj, favoran-toj de Esperanto, biciklistoj kaj turistoj
13
-an Refres^igan E-tendaron
(RET) en pitoreska vilag^o Nekvasovy,
kiu situas sur la fervojtrako Plzeň -
České Budějovice. Proksimume 40 km
sude de urbo Plzeň.
Log^ado en turisma
tranoktejo de Sporta Klubo rande de vilag^o. En la tranoktejo estas kuirejo,
mang^ejo- klubejo, higiena ekipaj^o kun varma akvo.
Mang^aj^o estas trifoje dum
tago.
Programo: ekskursoj en
c^irkau^aj^o - piede, trajne, au^te. Ankau^
por biciklistoj estas c^irkau^aj^o tre tau^ga.
Lingvaj kursoj,
konversaciaj ron-detoj, sportaj kaj amuzaj ludoj, nag^ado, komuna
gimnastikado,
ktp. lau^ via deziro.
Prezo: 1650 Kč ( Prezo por unu tago 170 Kč )
Kapacito: 15 - 20 personoj
Adreso:
Stanislav
Pech, Zdemyslice 108, 336 01 Blovice (
737 330 063 )
esperantoplzen@centrum.cz
PRIVATA MALFERMA DANKLETERO
al la Esperanto-klubo en
ÚSTÍ nad LABEM
Karaj gesamideanoj,
revenante en mia memoro al la
plej profundaj travivaj^oj de la j^uspasinta jaro, min frapis mia kulpo: ke mi
ne dankis vin pro la 16-a KULTURA FESTIVALO. Mian kulpon ne malgrandigas la
fakto, ke same la mencio pri la afero troveblas en neniu presorgano. Opiniante,
ke neniam estas malfrue danki (kaj lau^di), estig^u c^i tiu letero artikolo por
la STARTO kaj por la INFORMILO, sojle de la nova jaro.
Eble ne c^iujn
programerojn mia memoro konservig^as g^uste en tiu c^i momento, sed la plej
gravajn certe. Plej gravan ni opiniu la tristan temon pri la holokau^sta
koncentrejo TEREZÍN, kiu pro sia amplekso farig^is la temo „dutaga“. La unuan
tagon konatigis nin s-ano Jiří Laube per eminenta maniero kun la afero – pere
de memfarita video-filmo, kiun li akompanis per la klarigo, kiun li dau^rigis
dum la venonttaga ekskurso „en la realo“ do en la urbo Terezín mem.
C^iloke ni
menciu, ke tiu nomo estas rara nocio; al g^i apartenas ne nur la Josefa
Fortikaj^o, sed ankau^ la urbo mem, kaj la c^irkau^o – c^io c^i estis la homon
detruinta koncentrejo, kiel estas dokumentita ankau^ en la Muzeo. C^ar c^i
letero estas mia, privata, do mi ne opinias maltau^ga la tristan informon, ke
en g^i estis arestita juna Zuzka Podmelová – Karenová, kiun ni multaj konas
kiel ofereman edzinon de la poeto Jiří Karen.
Fermante miajn
okulojn kaj „malfermante miajn orelojn“, mi au^das la muziklavangon de la
akordeono, kiun tiel majstre regis nia gasto (au^ „gastino?“) el Svedujo –
Kristina Nestorova (Kris Ness), kara edzino de s-ano Gabriel Nestorov. Li mem
disvolvis sian eseon pri la (mal)espero, kiun havas en nuntempa mondo nia
ESPERO, kaj ankau^ li mem prezentis, lau^profesie, sian edzinon. Menciinda
estas la fakto, ke s^i c^iujare gajnadas la plej gravajn premiojn dum la
akordeon-festivaloj eu^ropaj.
Miaopinie ni
digne kaj sincere rememoris la neg^isvivitan 90-jarig^on de s-ano Štefo Urban,
kiu famig^is (siaklopode) kiel gitaristo kaj muzik-pedagogo, kaj kiel edzo de
la poetino Eli (s^iaklopode). Estis prezentita ec^ lia literaturaj^o
„Atlantis“.
Mi perceptis,
inter la au^skultantoj, grandan intereson pro la prelego de ing^. Jan Werner.
Li kortus^is nin per la parolo, kiel „en la pioniraj tempoj“ Esperanto
entuziasme disvolvig^is, precipe en la Ostrava-regiono, frunte de la junularo
tiama, kaj kiel c^i tiu impeto estis sufokita per la oficiala reg^imo.
Ni c^iuj dankeme
spertis spritecon de juna s-ano Bohumil Bouzek (kiu c^eestis – tiu bongustis –
„je sano nia, glaseto vina“, mi esperas grandanimecon pro mia „versado“, flanke de la legantoj!)
Se ni aldonos la muzik- kaj
kant- koncertojn, kiuj okazis c^u sur la podio teatra, c^u en la „Rug^a
preg^ejo“, ni povas alte taksi, sed apenau^ imagi, kiun grandiozan laboron
faris la samideanoj en Ústí, frunte de s-ano Smyčka, prezidanto de la klubo kaj
belkantisto samtempe, en unu persona korpo. Esperante ke ankau^ aliaj
partoprenantoj estas same dankemaj kiel mi, mi finas mian certe nekomple-tan,
sed des pli „paroleman raporton“ pri la afero per la jam tradicia voko:
VIVU la 17-a KULTURA
FESTIVALO en ÚSTÍ nad LABEM.
Margit
Turková
en
Obořiště, la 8-an de januaro 2004
LANČOV
2004
Vole nevole, tedy
chca nechca či chtě nechtě – já musím. Musím opět něco napsat
k nadcházejícímu SET Lančov. Loni jsem na těchto strán-kách přišel
s nápadem, aby se každý z nás pokusil získat, přesvědčit, poslat
alespoň jednoho (nejlépe mladého) člověka nebo člověčici na některou ze tří
etap SET Lančov. Podařilo se mi
vypravit tam 9 účastníků. Bohužel jenom tři se věnovali esperantu. Podstatné
však je (odvažuji se domnívat) zvýšení počtu mladých, kteří se
s esperantem seznámí i jaksi bokem, když se učí třeba angličtinu. Ale
hlavní je, že se sejde na Lančově
víc lidí, což je jistě i ekonomický přínos pro tábor a jeho provoz.
Pro letošek mám
drobnou obměnu téhož. Je zcela určitě dobré někoho tam poslat. Lepší však bude,
řeknete-li někomu: “Jedu na Lančov,
pojeď se mnou…“ Je mi líto, ale já to udělat nemůžu (můj zdravotní stav mi to
nedovolí). Postaru – starého psa novým kouskům nenaučíš – opět několik lidí
pošlu. Nejraději bych jel s nimi, ale…
Drahé samideánky
a drazí samideáni, prosím vás, pokuste se svojí účastí a účastí svých známých
podpořit SET Lančov. Bez něj by náš
svaz nebyl úplný. Ještě malý dodatek. Dnešní člověk žádá výběr, bohatou
nabídku. Tu Lančov dává ve třech čtrnáctidenních etapách, v několika kurzech.
Pokud ovšem chce někdo, nebo může v létě věnovat esperantu jenom týden, i
ten má možnost. Je zde katolická sekce, která pořádá tábor s menším
nárokem na čas.
Věřím, že díky
vašemu úsilí se ve Startu dočteme
koncem roku o plně obsazených táborech. Lančovském i o tom, který pořádá
katolická sekce. A na konferenci to společně oslavíme.
Těším se.
Fidel
Glanville Price
kaj kolektivo: Encyklopedie jazyků
Evropy (Enciklopedio de lingvoj en
Eu^ropo), enc^eh^igis Václav Černý, Sáva Heřman, Zlata Kufnerová, Volvox
Globator 2002, 799 Kč - premio de j^urio en la Praga ekspozicio Libromondo
2003.
C^ar unu el la tradukintoj de la libro, en kiu ne
mankas informoj pri planlingvoj, estas membro de nia asocio, ni petis lin
prezenti la verkon.
La kunteksto de
eu^ropa kultura kaj lingva diverseco instruis c^eh^ojn jam de nememoreblaj
tempoj kompreni tiujn kvalitojn ne tiel, kiel kutimis la antikvaj grekoj - kiel
simptomon de barbareco, sed kiel naturan situacion de unuopulo kaj de la tuta
komunumo, kiun necesas alfronti per profunda sciado. Ni rememoru Pordegon de Lingvoj fare de Komenio kaj
lian ilustritan enciklopedion Orbis
pictus (origine lernolibron de la latino) - kun du- au^ plurlingvaj
tradukoj al diversaj eu^ropaj lingvoj, kiu ekde la jaro 1658 atingis dekojn da
eldonoj en dekoj da lingvoj.
La longdau^ra
intereso pri studado de fremdaj lingvoj elvokis ekziston de ampleksa libroserio
de Vymazal "faci-le kaj rapide", kiu propagandis la malnovan
sentencon pri ric^igo de unuopulo per sciado de lingvoj.
Praktikaj lingvaj manlibroj priskri-bas gramatikan
strukturon de koncerna lingvo, g^ian vortprovizon kaj uzon. Teoriaj enkondukoj
en lingvostudadon koncentrig^as al evoluleg^oj, al paren-ceco de lingvoj ktp.
La prezentata Enciklopedio de lingvoj en Eu^ropo liveras en
preskau^ 250 kapvortoj (socio)lingvistikan - en formo de eseo - priskribon de
eble c^iuj lingvoj (inkluzive de mikrolingvoj) aperintaj en la pasinteco kaj
estanteco en Eu^ropo, c^e g^ia periferio kaj ankau^ servantaj kiel komunikiloj
de almi-grintaj etnaj komunumoj. Apud la reliefe bildigitaj t.n. eksteraj
historioj de la lingvoj ili enhavas kapvortojn kaj ankau^ informojn pri la
planlingvoj (inkluzive de Esperanto) kaj pri la gestlingvoj (kompletigitaj per
informoj pri la c^eh^a gestlingvo).
La libro enhavas ankau^ mapojn pri disvastigo de unuopaj
lingvoj, alfabe-tojn de la lingvoj, kompletigajn glo-sojn pri la teksto kaj
registron. Oni trovos tie ekz. supervidon de plej gravaj planlingvoj
("artefaritaj") kaj mencion pri la usona eldono de la Zamenhofa libro
du jarojn post la eldono varsovia (1889). La c^eh^a eldono estas kompletigita
per klare arang^ita informo pri transskribo kaj elparolo de literoj kaj
literkombinoj en kelkaj lingvoj, en kiuj ekzistas diafanaj reguloj por rilato
inter la litero kaj sono.
S.H.
Lingvaj ludoj kaj enigmoj (16)
Solvoj
de la ciferkas^oj el la antau^a numero:
29. senti, silo, lento, tolo, oni,
tenti, oleo, selo, SILENTO
30. vilao, log^i, volo, vivi, vala,
VILAG^O, ag^o
Al
la stoko de la kombinaj enigmoj apartenas ankau^
SILABUMO
La
principo estas: unu vorton dismunti je silaboj kaj el ili formi pluajn vortojn.
Unuopajn silabojn oni povas uzi kelkfoje.
Ekzemple:
KA-RA-VA-NO:
kara,
rara, rano, varano, vano, nova, kava, kano, rava, vaka ...
En
la enigmoj oni signas la silabojn per romaj ciferoj. La divenotaj esprimoj
povas esti vicigitaj en kolono kun difinoj. Por rimaj^oj estas uzeblaj nur
tiuj, kiuj havas rilaton al la temo de la teksto.
Jen
du solvitaj montraj^oj:
III-I
modelo Solvo: tipo
II-I bus^rando lipo
III-IV nerva muskol-kuntiro tiko
II-IV tralaso de likvaj^o liko
I porcia prepozicio po
II persona pronomo li
I-II-I marfunde fiksita celenterulo polipo
I-II-III-IV agado pri s^tat-aferoj POLITIKO
Rememor'
pri hejma II-I en la I-III restas,
grava
III-II de I-II-III en g^i certe estas:
floro
kun I-III-II rug^a c^e la III-I nestis,
sur
la korto bunta I-I per la krio manifestis.
Solvo:
loko, koro, rolo, KOLORO, korolo, roko, koko
Du taskoj por vi:
31.
I numeralo
I-IV duton-ripeta
II-III poseda pronomo
II-IV haret-plena
IV Esperanta artikolo
IV-II akvopurigi
II-II ekzisti
I-II-III-IV banala
32.
I-IV c^e la I-II-III-IV vin kaptas?
Sen g^ia III-IV ja III-III III povos,
IV nur sufic^as sin II-III el seg^o,
ekster g^i novajn inspirojn vi trovos.
Josef Cink
Aforismoj kaj anekdotoj
Lordo Wawerley estas tiel
granda snobego, ke li veturas en alia au^to ol lia s^oforo.
Amiko al amiko: "Vi
eminente kuiras. C^u tio estas via hobio?"
"Ne, instinkto de
memkonservado."
Gepatroj sendis sian filon
al avo por 14 tagoj. Post c^i tiuj 14 tagoj ili sendis al la avo telegramon:
"La nepon ne sendu, c^i tie furiozas uragano."
La avo respondis: "Mi
sendas la nepon, prefere sendu la uraganon."
-jb-
C^ESAT
- 2003
La 23-a C^eh^a-Saksa Tago okazis en Ústí nad Labem la 7-an
de de-cembro 2003. Antau^tagmeze okazis prelega matineo, en kiu oni komence rememorigis
kaj honorigis la for-pasintajn samideanojn, Drahomír Kočvara el Ostrava kaj
Joachim Giessner, kiu estis honora prezi-danto de la E-klubo en Ústí n.L. (oni
subskribis kaj forsendis al la fami-lianoj kondolencleterojn). Sekvis prelegoj
pri Bretonio kaj Kali-ningrad (Ing^. Zdeněk Polák), pri situacio en la Slovaka
E-movado (Martin Minich) kaj pri la vivoverko de R. Wagner (M. Smyčka kaj
Vratislav Balák). Sekvis medalionoj pri Jaroslav Mařík (90 jaroj de la
naskig^o) kaj Jaroslav Novobilský (100 jaroj de la naskig^o).
Posttagmeze okazis koncerto, en kiu rolis Kateřina Kudlíková
(sopra-no), Miroslav Smyčka (baritono), Jan Duda - violono, Drahoslava Dvořáková (pianakompano) kaj
Martin Minich (prezento de versoj de E. Geleta).
La tradician
C^ESAT c^eestis c^i-jare entute 42 gesamideanoj el 4 landoj (Francio, Slovakio,
Germanio kaj C^eh^a respubliko - 9 lokoj).
El letero pri C^ESAT
Interese estis
au^skulti prelegon pri Richard Wagner, mondfama germana komponisto, de kies
naskig^o pasis 190 jaroj kaj de kies morto 120 jaroj. (Onidire) la unuaj
muziknotoj de la opero Tannhäuser estis elpensitaj sur la altaj^o de la
kastelo Střekov c^e Ústí n/L. La parolo estis pliric^igita per la
videoprojekciado el kelkaj operoj de R.W.
Kun
granda g^uo ni au^skultis fluan (kaj flugan) parolon de la slovaka gasto -
junulo Martin Minich. Li nin informis pri s^ang^ig^anta strukturo de l'
Esperanto-movado en Slovakio, kiu senc^ese serc^as pli efektivan vojon, kaj kie
la direktilon prenis en siajn manojn la junularo, kiu estas afero ne nur
g^ojiga, sed ankau^ postsekvinda.
Bedau^rinde jam ne estis tempo-spaco
por komune kanti la tradiciajn kristnaskajn kantojn; almenau^ tiuj povis g^oji,
kiuj ricevis donacetojn de "Sankta Nikolao" (pere de tombolo).
Al
c^iuj organizantoj mi esprimas dankon mian kaj ankau^ de mia (nia) franca gasto
Pierre Terrier. Ankau^ vi, Pierre, pliric^igis nian internacian etoson...
Margit Turková
Au^skultu la
Esperantajn elsendojn el Pekino
Proksimig^as la
89-a Universala Kongreso en Pekino. Fine de julio renkontig^os tie
geesperantistoj el la tuta mondo por g^ui la samideanan etoson kaj por
konatig^i kun la naturaj kaj historiaj vidindaj^oj de la bela c^ina lando.
Sed ne c^iu esperantisto
povas vojag^i al Pekino. Tamen la antau^kongresajn preparojn kaj la kongreson
mem povos mense partopreni ec^ tiu, kiu en Pekinon ne veturos. Tion ebligas al
ni la C^ina Radio Internacia, kiu c^iutage elsendas unuhoran programon en la
Internacia Lingvo. Bons^ance la elsendoj estas sufic^e kontentige
au^deblaj ankau^ en nia lando. Provu do ankau^ vi kapti la esperantlingvajn
programojn el Pekino kaj tiamaniere informig^i pri la preparoj de la Universala
Kongreso.
C^iu
elsendo enhavas novaj^ojn kaj komentariojn sub titolo „Kurantaj aferoj“. Poste
sekvas aliaj programeroj, kaj nome lunde „Leterkesto“ – konversacio kun
au^skultantoj, marde „Vojag^o en C^inio“ pri turismaj vidindaj^oj de la
kongresa lando, merkrede „C^ina Kulturo“, j^au^de „Ekonomia Panoramo“,
vendrede „Socia Vivo“, sabate „Esperanto en Mars^o“ – 40-minuta programo kun
informoj, intervjuoj kaj raportaj^oj pri
la c^ina kaj tut-monda movado, kaj
dimanc^e „Mozaika Dimanc^o“, ofte kun literaturaj programeroj.
La
elsendoj el Pekino estas c^e ni au^deblaj dum la vintra periodo de la 20.30 h
g^is la 21.30 h per frekvencoj 9720 kHz kaj
7265 kHz (t.e. 30,86 m kaj 41,29
m), sed somere, t.e. post la 21-a de marto ili estos au^deblaj de la 21.30 h
g^is la 22.30 h vers^ajne per frekvencoj
9880 kHz kaj 11810 kHz (t.e. 30,36 m
kaj 25,40 m). La elsendoj estas au^deblaj
ankau^ rete: http://esperanto.cri.com.cn. Provu au^skulti la elsendojn, eble vi ne sukcesos
tuj, sed se vi estos paciencaj, vi trovos la programojn au^skultindaj. Kaj poste skribu al la
radiostacio, ke vi au^dis la elsendon. La adreso estas: C^ina Radio Internacia,
CRI-36, Esperanto-redakcio, Pos^tkesto 4216, Pekino, 100040, Čína. Au^ uzu la
retadreson: espradio@cri.com.cn. Vi
povos ricevi senpage koloran informilon „Mikrofone“, kiun la
Esperanto-redakcio aperigas kvaronjare.
La
19-an de decembro 2004 pasos 40 jaroj ekde la komenco de la Esperanto-elsendoj
de C^ina Radio Internacia. Tiuokaze la redakcio atendas artikolojn (rakontojn,
poemojn, ec^ fotojn) de au^skultantoj sub la titolo „Mi kaj Esperanta elsendo de C^ina Radio Internacia“
g^is la 15-a de junio 2004. Estos atribuitaj valoraj premioj al au^toroj de la
plej bonaj artikoloj kaj krome c^iu
partoprenanto ricevos belan memoraj^on.
Au^skultu
do la Esperanto-elsendojn el Pekino kaj skribu tien. kaj bone g^uu la
senperajn raportaj^ojn pri la Universala Kongreso inter la 24-a kaj 31-a de julio 2004.
Jiří Patera
Ni kondolencas
-
la 25-an de novembro 2003 forpasis fama germana
esperantisto Joachim Giesner
-
la 26-an de novembro 2003 mortis Jan Toman el Jaroměř
- La 7-an de decembro forpasis en Vyškov
en ag^o de neg^isvivitaj 91 jaroj Drahomíra
Slezáčková. S^i estis Istruistino, antau^ la dua mondmilito s^i instruis
en Slovakio, post la milito s^i vivis en Vyškov. S^i dum multaj jaroj membris
en loka E-rondeto, kie s^i instruis Esperanton, kaj en C^EA. En pli alta ag^o
s^i jam c^esis instrui, sed kiam tion s^ia sanstato kaj vetero (precipe vintra)
permesis, s^i regule vizitadis kunvenojn de E-rondeto. Iom post iom malbonig^is
s^ia vidkapablo kaj s^i ec^ ne kapablis legi Starton. Tamen s^i pagis almenau^
membrokotizon sen Starto. Pro alta ag^o s^i longe ne partoprenis iun ajn
E-renkontig^on, do ekster Vyškov s^i preskau^ ne estis inter esperantistoj
konata. En memoroj de tiuj, kiuj konis s^in, s^i restos kiel agrabla kaj
modesta samideanino.
Josef Vojáček
Dopis všem členům ČES
Jedním ze způsobů, jak zviditelnit esperantské hnutí,
je zvýšit naši aktivitu. Nechci tím říci, že kluby a kroužky jsou málo aktivní,
ale s jejich činností nejsou seznámeni další čle-nové. O tom, že se konalo regionální setkání, se
dovídáme až z článků ve Startu nebo na celostátní konferenci. To je dosti málo,
ale hlavně pozdě. Proto prosím ty, kteří mají zájem se účastnit regionálních
setkání, aby mi zaslali adresu, na
kterou mohu elektro-nickou poštou rozesílat pozvánky. Nemusíte mít přímo sami
internet, ale stačí udat adresu svého příbuzného či známého, který bude ochoten
vám pozvánku předat. Tímto chci oslovit i ty, kde klub či kroužek již zanikl.
Regionální setkání s vysokou účastí
na sebe upozorní více veřejnost, současně je to i poděkování místnímu pořadatelskému
kroužku. Na setkání můžete s sebou
vzít i své děti, vnoučata či přátele. Třeba je esperanto zaujme natolik, že se
z nich jednou stanou řádní členové esperantského svazu. Při regionálních
setkáních je prezentováno i město, jeho paměti-hodnosti, výstavy. Dostaneme se do povědomí radnic, od kterých
je možno žádat o příspěvky na činnost, do místní či regionální televize, jak se
nám to podařilo ve Svitavách. Články o setkáních v tisku by se měly stát
samozřejmostí. Na konferenci jsem vám nabídla pomoc se žádostí o příspěvek.
Odezva je velmi malá. Ráda bych
sestavila kalendář oblast-ních setkání, aby se akce nepřekrývaly. Pokud můžete,
stanovte již nyní termín a oznamte mi to. Těším se na další spolupráci, na vaše
náměty, jak esperanto zviditelnit.
Komitatano Ing. Libuše Dvořáková
Zahradní 2/B, 568 02 Svitavy, 461 532 257,
dvorakovalibuse@quick.cz
KALENDARO 2004
16.-18.4. Adonido Ratíškovice
14.-20.4 Skokovy (AEH)
21.-25.4. Printempa Naturamika
Renkonto Kytlice
28.-30.5. Kongreso de Slovaka
Esperanto-Federacio en Nové Mesto nad Váhom
17.-20.6. Plasy
14.-31.7. Flugkaravano al UK
Pekino
SET Lančov
4.-17.7. 1-a etapo
18.-31.7.
2-a etapo
1.-14.8. 3-a etapo
13.-15.8. Renkontig^o de ekstendaranoj
31.7.-7.8. 54-a kongreso de KELI
Bystřice pod Hostýnem
7.8. E-ekspozicio en regiona muzeo
Břeclav
7.-14.8. Katolika tendaro
Sebranice
14.-21.8. 77-a kongreso de SAT
Bratislava
21.-28.8. Turisma renkontig^o
(Prago, Bohemia Karsto) - postkongreso de SAT
14.-24.8. Nekvasovy
24.-29.8. AEH-IKEH Pardubice
28.8. Esperanto-tago Pardubice
1.-3.10. 17-a IKF Ústí nad Labem
au^tuno: Konferenco de C^EA
10.-12.11. Terminologia seminario
IFEF pri trafiko - Dobřichovice
12.-14.11. KAEST Dobřichovice
11.12. 24-a c^eh^a-saksa tago
Ústí n. L.
decembro: 100 jaroj de J.
Vondroušek kaj
V. Scheiber
Jak platit svazu
V
kterékoliv pobočce
Komerční banky vyplníte pokladní složenku pečlivě ve všech
kolonkách, tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330 021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ
(nemusí být).
Pokud platíte za kroužek
(klub, sekci), vyplňte stručně (EK
Velim) do kolonky Vklad jménem a pošlete
tajemníkovi jmenný
seznam. Pokud posíláte peníze za sebe, zopakujte
v této kolonce své jméno. Velmi důležitý je pro
určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo v inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je 0379 při
platbě v hotovosti. Pokud platíte bezhotovostně ze svého účtu, je konstantní
symbol 0308. Seznam čísel:
06940 členství ČES
06941 členství UEA
06942 předplatné Starta bez členství
06943 dary ČES
06944 zápisné do Odborné knihovny ČES.
50200 sekce železničářů
50400 komise pedagogická
50401 písemný kurs začátečníci
50402 písemný kurs pokročilí
50403 členství ILEI
50404 Paroliga kurso
50405 svazové zkoušky
50500 sekce přátel SAT
50600 sekce šachistů ES^LI
50800 sekce nevidomých
LIBE
50900 sekce zdravotníků UMEA
51000 sekce křesť. esp. KELI
51100 sekce katol. esp. IKUE
70100 komise
pro tisk a inf.
80200 ediční fond
80300
propagace v tisku
80400 fond
Tilio
Pro jistotu napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených
plateb, a to na různé
akce, členství
ČES, ale i na členství UEA.
Jak poslat peníze do zahraničí?
Pokud chcete zaplatit knihu, předplatné časopisu, účastnický poplatek apod. do zahraničí, pošlete peníze mezinárodní
složenkou
MP1, kterou si vyžádáte na poště.
TOTO číslo Starta je poslední, které dostávají členové,
kteří ještě nezaplatili členský příspěvek v nové výši na rok 2004 !!
Neurčené platby
Dostali jsme několik plateb, u
nichž neví-me, komu patří, protože plátce nezopa-koval své jméno v kolonce Vklad jménem (viz instrukce na předposlední
straně). Na výpisu z banky pak není plátce uveden. Pokud poznáte svou platbu,
ozvěte se tajemníkovi (viz záhlaví, str. 2).
členství
ČES - 6. 2. 04 - 300-. Kč (zřejmě
kat. A)
17.2.04
- 200,- Kč
členství
UEA - 9. 12. 03 - 1100.- Kč
členství IFEF- 24. 11. 03 - 300.- Kč 22. 01. 04 - 300.- Kč
členství KELI- 30. 12. 03 - 330.- Kč
Upozornění: Vzhledem k tomu, že
bankovní poplatky jsou vysoké, můžete platby svazu platit jednou položkou
(např. člen. ČES + UEA + dar nebo expedice knih), ale v tom případě je nutné
poslat tajemníkovi rozpis plateb!!!