ilei

 

Ĉefpaĝo

 

Komenio pri universala lingvo

 

Instruado en ĉeĥaj lernejoj

 

Interlingvistiko en universitato de Poznan

 

Asociaj ekzamenoj de ĈEA

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ĉeĥa sekcio de ILEI

 

E K Z A M E N A     R E G U L A R O

por ekzamenoj pri la internacia lingvo Esperanto

La ekzamenan regularon por ekzamenoj pri la internacia lingvo Esperanto eldonas Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĈEA) fare de la pedagogia sekcio post aprobo de la Konsilio de ĈEA, Surbaze de tiu ĉi regularo kaj eldonitaj metodikaj instrukcioj ĈEA efektivigas siajn oficialajn ekzamenojn.

Artikolo 1

Celo kaj kategorioj de la ekzamenoj

l. Celo de la ekzamenoj pri Esperanto estas instigi kandidatojn pli profunde studi la lingvon kaj prepari sin por ĉiuspeca praktika uzado de la lingvo, eventuale por ĝia uzado ĉe certaj fakoj. Atesto pri la farita ekzameno estas dokumento pri atingo de certa grado de scioj pri Esperanto kaj kapablo uzadi ĝin. Valideco de la atesto ekster ĈEA, ekzemple ĉe ŝtataj organoj kaj aliaj organizoj enlandaj kaj eksterlandaj estas reguligata per reciprokaj kontraktoj inter ĈEA kaj koncernaj organoj kaj organizoj.

2. La ekzameno ekzistas en du niveloj:

A) mezgrada: pri scio de Esperanto

B) supera: pri kapablo instrui Esperanton

Artikolo 2

Organizo de la ekzamenoj

l. La ekzamenojn organizas la pedagogia sekcio de ĈEA pere de sia ekzamena fako, kiun gvidas la estro de la fako. La estron nomumas la Konsilio de ĈEA laŭ propono de la pedagogia sekcio.

2. Membrojn de la ekzamena fako nomumas la fakestro laŭ propono de la pedagogia sekcio.

3. Por ĉiu difinita ekzameno estas starigita el la membroj de la ekzamena fako la ekzamena komisiono, kiu efektivigas la ekzamenon. La ekzamena komisiono konsistas el prezidanto, vicprezidanto kaj el bezonata nombro de ekzamenantoj. La ekzamenan komisionon nomumas la estro de la ekzamena fako.

4. La internan organizon de le ekzameno difinas la prezidanto de la ekzamena komisiono en konsento de tiu ĉi regularo kaj surbaze de la metodikaj instrukcioj eldonitaj al tiu ĉi regularo post konsulto kun la ceteraj komisionanoj. En kazo de malkonsento inter la komisionanoj (ekzemple ĉe klasifiko) decidas la plimulto de la komisionanoj en balotado. Ĉe egaleco de voĉoj decidas la voĉo de la prezidanto.

Artikolo 3

Datoj kaj lokoj de la ekzamenoj

l. Daton kaj lokon de la ekzameno difinas la estro de la ekzamena fako post interkonsento kun la prezidanto de la ekzamena komisiono. La ekzamenoj okazas regule en la printempa sezono.

2. La estro de la ekzamena fako povas difini la ekzamenojn ankaŭ en alia dato. Tio devas esti anoncita per taŭga maniero, ekzemple en la asocia gazeto, minimune tri monatojn antaŭ la tago de la ekzameno.

3. Pro gravaj kaŭzoj povas la estro de la ekzamena fako nuligi la antaŭe difinitan daton de la ekzameno. Tiun ĉi fakton li devas sciigi ĝustatempe al ĉiuj aliĝintoj.

Artikolo 4

Aliĝoj al la ekzameno, taksoj

l. Kandidatoj aliĝas al la ekzameno skribe ĉe la estro de la ekzamena fako ĝis la 15-a de februaro en la koncerna jaro, por eksterordinare difinitaj datoj almenaŭ ok semajnojn antaŭ la tago de la ekzameno.

2. En la aliĝilo la kandidato indiku:

- specon de la ekzameno, kiun li volas fari

- kompletan nomon (personan kaj familian), eventuale la titolon

- daton kaj lokon de la naskiĝo

- plenan adreson inkluzive la poŝtkodan numeron

- familian staton

- profesion

- studitajn lernejojn (eventuale fakojn de sia studo)

- gepatran lingvon kaj sciojn de aliaj lingvoj

- ĝisnunajn formojn de studo pri Esperanto (kursojn, ekzamenojn, atestojn)

- noton pri la pago de la takso

- numeron de la civitana legitimilo

- numeron kaj daton de la atesto pri la maturecekzameno aŭ instruista diplomiĝo kune kun la lernejo, kiu ĝin eldonis (speco kaj loko)

- numeron kaj daton de la atesto de la ekzameno pri scio de Esperanto (se jam farita).

3. Antaŭ la ekzameno devas la kandidato prezenti sian civitanan legitimilon, eventuale la atestojn aŭ iliajn kopiojn ĉe la supera ekzameno laŭ ties kondiĉoj. Pri la kontrolo de tiu dokumentaro respondecas la prezidanto de la komisiono.

4. Pri allaso de la kandidato al la ekzameno decidas la ekzamena fako aŭ la ekzamena komisiono, kiuj povas rifuzi la kandidaton pro gravaj mankoj. La plej alta apelacia instanco en tiu ĉi kazo estas la Konsilio de ĈEA.

5. La taksojn por ekzamenoj aprobas la Konsilio de ĈEA laŭ propono de la ekzamena fako. Koncerna decido troviĝas en la apendico de tiu ĉi regularo. La takson oni pagas anticipe je la konto de ĈEA.

Artikolo 5

Ekzameno pri scio de Esperanto

l. Ekzameno pri scio de Esperanto konfirmas, ke la kandidato posedas bonajn praktikajn kaj konformajn teoriajn sciojn pri Esperanto kaj ke li bone konas la ĉefajn faktojn de la historio, kultura evoluo kaj nuna stato de Esperanto kaj ĝia movado. La ekzameno konsistas el la skriba kaj parola partoj.

2. En la skriba parto la kandidato pruvas, ke li scipovas kompreni la legitan tekston kaj ĝuste skribe libere sin esprimi pri la difinita temo. La skriba parto konsistas el:

a) traduko de konciza Esperanta teksto en la ĉeĥan;

b) traduko de ĉeĥaj frazoj kun diversaj gramatikaĵoj en Esperanton;

c) skribo de memstara konciza stilaĵo pri unu el proponitaj temoj.

La skriba parto de la ekzameno okazas en la ĉeesto de la ekzamenanto kaj daŭras proksimume unu horon. Al la ekzamenato estas permesite uzi vortaron.

3. En la parola parto la kandidato pruvas kapablon kompreni aŭskultatan lingvon, flue sin parole esprimi en Esperanto. Tiu ĉi parto konsistas el:

a) aŭskulto de flue parolata aŭ legata teksto Esperanta kaj posta konciza referado pri ĝia enhavo. Ĉe la aŭskulto la kandidato povas skribi al si notojn;

b) esperantlingva konversacio aŭ respondo al demandoj pri ĉiutagaj aferoj;

c) memstara rakontado pri enhavo de unu el kvar libroj, kiujn la kandidato tralegis en Esperanto, kaj diskuto pri Esperanta literaturo kaj historio de Esperanto kaj ĝia movado.

Artikolo 6

Ekzameno pri kapablo instrui Esperanton

l. Por fari tiun ĉi ekzamenon estas necese, ke la kandidato havu ateston pri la sukcese farita ekzameno pri scio de Esperanto. Escepte eblas rezigni pri tiu ĉi postulo.

2. Ekzameno pri kapablo instrui Esperanton konfirmas, ke la kandidato havas pli profundajn teoriajn kaj praktikajn sciojn pri Esperanto, ke li scipovas uzi ilin ne nur en skriba kaj parola formoj, sed ankaŭ ekspliki ilin. Plu li devas havi fundamentajn pedagogiajn sciojn kaj sciojn pri metodikaj principoj kaj scipovi uzi ilin praktike en Esperanto-instruado. Por fariĝi kapabla instruanto de la lingvo estas nececa praktiko kaj daŭra sinklerigado en tiu ĉi fako.

3. La ekzameno havas la sekvantajn partojn:

A) Hejma preparo:

a) Skribo de pli ampleksa stilaĵo pri la temo elektita el tiuj, kiujn al la kandidato proponis la prezidanto de la ekzamena komisiono. La stilaĵon devas la kandidato sendi al la prezidanto minimume 20 tagojn antaŭ la dato de la ekzameno.

b) Tralego de 8 Esperantaj libroj. La liston da ili la kandidato ne sendas anticipe, sed prezentos ĝin nur ĉe la ekzameno.

c) Skemo de skriba preparo por unu instruhoro (leciono) de Esperanto. Tiun ĉi skriban preparon la kandidato ne antaŭsendas, sed ĉe la ekzameno prezentos laŭ ĝi la praktikan instruadon. Kopion li transdonas al la komisiono.

B) Skriba ekzameno antaŭ la komisiono (dum la ekzameno estas permesite uzi vortaron).

a) Traduko de ĉeĥaj frazoj kun diversaj gramatikaĵoj en Esperanton.

b) Traduko de kontinua ĉeĥa teksto en Esperanton.

c) Korekto de eraroj en Esperanta teksto.

C) Parola ekzameno antaŭ la komisiono:

e) Analizo de 18 tradukaĵoj el la skriba ekzameno aŭ de alia Esperanta teksto laŭ vidpunkto gramatika, vortspeca, vortkrea, stila ktp. kaj diskuto pri la gramatikaj kaj lingvaj temoj.

b) Referaĵo kaj diskuto pri du el la libroj tralegitaj de la kandidato en Esperanto. En la diskuto la ekzamenato devas pruvi fundamentajn sciojn pri la Esperanta literaturo kaj ĝiaj historiaj cirkonstancoj.

c) Pritrakto de temoj el la pedagogia minimumo kaj metodiko de la Esperanto-instruado fare de la kandidato.

d) Praktika montro de la instruado laŭ la hejme farita skriba preparo.

D) Ekzamena pri la ĉeĥa lingvo (eventuala). Ĝin faras nur tiuj, kiuj ne estas abiturientoj de iu mezlernejo. Se la kandidato volas liberigi sin de tiu ĉi ekzameno, li devas pruvi, ke li havas maturecan ekzamenon.

La ekzameno estas nur skriba kaj konsistas el jenaj partoj:

a) Diktaĵo.

b) Analizo de kelkaj frazoj laŭ vidpunkto vortspeca kaj sintaksa.

c) Libera stilaĵo pri la temo elektita el la proponitaj.

Artikolo 7

Klasifikado, atesto

l. En la klasifiko de la ekzamenoj kaj de iliaj partoj oni uzas jenan sistemon de la notoj kun jenaj difinoj:

2 - eminenta

2 - tre bona

3 - bona

4 - sufiĉa

5 - nesufiĉa

2. Oni klasifikas ĉiujn partojn de la ekzameno aparte kaj pri la resuma klasifiko decidas la ekzamena komisiono.

3. La ekzameno pri scio estas malsukcesa, se en iu parto de la ekzameno la kandidato ricevis la klasifikan noton 5. Ĉe la ekzameno pri instrukapablo validas la sama kondiĉo kaj krome la tuta ekzameno estas ankaŭ malsukcesa, se duono aŭ pli da partoj de la ekzameno estas klasifikitaj per noto 4 (ĉe tiu ĉi ekzameno kiel resumaj validas nur la unuaj tri notoj de la klasifikaj gradoj).

4. En la kazo de malsukceso ĉe la ekzameno oni ne eldonas la ateston al la ekzamenito. Oni ne redonas al li la pagitan takson.

5. Se la ekzamenito malsukcesis ĉe la ekzameno, li povas ripeti en plua(j) dato(j), maksimume trifoje:

a) ĉe la ekzameno pri scio nur la tutan ekzamenon (li devas denove pagi la takson),

b) ĉe la ekzameno pri instrukapablo, en kazo de malsukceso en unu parto de la ekzameno, nur tiun ĉi malsukcesan parton malplej frue ĝis unu jaro (sen devo denove pagi) kaj en kazo de malsukceso en du aŭ pli da partoj li devas ripeti la tutan ekzamenon (kun denova pago de la takso).

Ĉiu ripetonto de la ekzameno aŭ de ĝia parto devas denove aliĝi al la ekzameno je nova dato kaj en la aliĝilo li devas noti, ke temas pri la ripeto. Pri tiu ĉi devo la komisiono informos la ripetonton.

6. Sur la atesto estas jenaj faktoj:

a) nomo de la ekzamenito

b) dato kaj loko de lia naskiĝo

c) speco de la ekzameno

d) la resuma pervorta klasifiko (ne la cifero)

e) loko kaj dato de la ekzameno

f) stampo de la ekzamena fako

g) subskriboj de la prezidanto de la komisiono kaj de aliaj komisionanoj.

La ateston povas la ekzamenito ricevi tuj post la ekzameno aŭ pliposte perpoŝte.

Artikolo 8

Protokolo, arkivado

l. Pri la ekzameno estas skribita protokolo. En ĝi estu skribite:

- la nomo de la ekzamenato

- dato kaj loko de lia naskiĝo

- speco, loko kaj dato de la ekzameno

- unuopaj partoj de la ekzameno kun la temoj kaj klasifikaj gradoj de tiuj ĉi partoj subskribitaj de la koncernaj ekzamenintoj (aŭ korektintoj de la skribaj partoj)

- resuma klasifika grado

- stampo kaj subskribo de la prezidanto de la komisiono.

2. En kazo de malsukceso ĉe la ekzameno oni notos tion en la protokolo kun la decido, ĉu la ekzamenito volas aŭ ne volas ripeti la ekzamenon eventuale parton de ĝi. En kazo de ripeto de la tuta ekzameno oni skribas novan protokolon. Ĉe ripeto de parto de la ekzameno oni notos la ripeton en la malnova protokolo.

3. Oni arkivas la protokolon kune kun la aliĝiloj de la ekzamenitoj laŭ arkivad-regularo de ĈEA. La stilaĵo el la supera ekzameno estas en aŭtora rajto de la ekzamenito kaj li povas uzi ĝin kiel ajn (ekzemple por publikigo) post la ekzameno.

Artikolo 9

Finaj decidoj

l. Koncerne la detalan difinon pri amplekso kaj postuloj ĉe la unuopaj ekzamenoj validas la metodikaj instrukcioj por ekzamenoj pri Esperanto, kiujn eldonas la ekzamena fako. Tiuj ĉi instrukcioj povas esti de tempo al tempo kompletigataj aŭ renovigataj. La metodikaj instrukcioj povas esti adaptataj al cirkonstancoj ĉe la ekzameno, kio estas tute en la kompetenteco de la ekzamena komisiono.

2. Tiu ĉi ekzamena regularo validas ekde la tago de ĝia proklamo. Samtempe ĉesas validi la regularo eldonita la 8-an de aprilo 1978.

Prago la l2-an de januaro 1991

 

Ing. P. Chrdle, propramane

prezidanto de ĈEA

D-rino V. Barandovská, propramane

prezidantino de la pedagogia

sekcio de ĈEA