CENT JAROJN DE ESPERANTO EN BRNO
ni festis sabate la 26-an de majo 2001 en reprezentaj salonetoj de
la Malnova Urbodomo. Altan protekton super la renkonto akceptis la ĉefa
urbestro sinjoro Petr Duchoň, kiun anstataŭis vicurbestro Pavel Kuba. Post inaŭgura
parolado de la kluba prezidanto Zdeněk Hršel sekvis koncerto de gejunuloj sub
gvido de operkantistino Helana Supová-Halířová kaj posttagmeze de baritonulo
Miroslav Smyčka. Ambaŭ koncertojn akompanis prof. Bitner (elektronika klavaro).
Omaĝe al la datreveno ni eldonis bildkarton kaj broŝuron kun la kluba historio.
Historio de Brno * Historio de Esperantista klubo en Brno
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
En la vestiblo oni multe diskutis, trarigardis ekspozicieton pri la historio de la klubo aŭ aĉetadis Esperanto-literaturon. Poste la honora prezidantaro inaŭguris la solenan renkontiĝon. Ĝia kulmino estis prezentado de la kantĥoro Orchidea classica sub gvido de Helena Halířová-Supová kaj akompane de prof. Bitner.
Solena kunveno okaze de la 100-jara jubileo de organizita
Esperantista movado en Brno sabate la 26-an de majo 2001 en reprezentaj salonoj
de la Malnova Urbodomo, Mečová 5
9.00 - 9.30 Inaŭguro
de ekspozicio
9.30 - 9.40 Bonvenigo
9.40 - 10.00 Salutoj
de gastoj
10.00 - 10.20 Organizita
esperantista movado en la ĉefurbo de Moravio (prelego)
10.20 - 10.30 Paŭzo
10.30 - 11.20 Kultura programo
11.20 - 11.30 Komuna fotografado
11.30 - 13.00 Tagmanĝa paŭzo
13.00 - 13.30 Posttagmeza koncerto
13.30 - 14.00 Paŭzo
14.00 - 17.45 Diskutado
17.45 - 18.00 Fermo