|
Interlingvistiko en universitato de Poznan |
Metodikaj instrukcioj por la ekzameno pri
kapablo instrui Esperanton Por ari tiun ĉi ekzamenon estas necese havi la ateston pri la sukcese farita ekzameno pri scio de Esperanto. Tiun ĉi ateston aŭ ĝian kopion la kandidato devas montri antaŭ la ekzameno. Plu estas necese havi abiturientan ekzamenon (matur-ekzamenon) pri la ĉeĥa lingvo. Tiun ĉi fakton la kandidato pruvos per montro de la atesto aŭ ĝia kopio antaŭ la ekzameno. Kiu ne havas ĝin, faras la ekzamenon pri la ĉeĥa lingvo ĉe la ekzamena komisiono. Hejma
preparo: 1. Skriba stilaĵo en amplekso de 4-8 paĝoj A4 tajpitaj per linioj 1 1/2. La kandidato elektos unu el 3 temoj, kiujn li ricevos post sendo de sia aliĝilo al la ekzameno. Li devas forsendi la stilaĵon minimume 20 tagojn antaŭ la dato de la ekzameno. Temoj de la stilaĵo estas pli larĝaj kaj koncernas aŭ la profesian fakon de la kandidato aŭ ĝeneralajn pedagogiajn aŭ esperantologiajn aferojn aŭ variajn temojn supozantajn ĝeneralan klerecon de la kandidato. Al la stilaĵo la kandidato almetos liston de la literaturo (aŭ de aliaj fontoj), el kiuj li ĉerpis. Ekzemploj de la temoj: Uzo
de helpiloj dum instruhoroj de Esperanto. Interesaĵoj
de la regiono, kie mi vivas. Perspektivoj
de mia profesio. La
plej gravaj problemoj, kiuj malbonigas interhomajn rilatojn. La stilaĵo ne estu nur kompilaĵo, sed la kandidato devas meti en ĝin propran kontribuon (vidpunkton, sintenon, planojn, ideojn). Ĝi devas esti korekta laŭ lingva flanko. 2. Listo de Esperantaj libroj, kiujn la kandidato tralegis. Ili estu minimume 8, aŭ originalaj aŭ tradukitaj. Li povas listigi ankaŭ la librojn, kiujn li tralegis kaj pritraktis jam dum la ekzameno pri scio. El la libroj estu minimume - unu el la klasika periodo (aŭtoroj ekzemple Zamenhof, Grabowski, Kabe) - unu el intermilita periodo (ekzemple de Baghy, Kalocsay, Forge, Schwartz) - unu de la ĉeĥa aŭ slovaka aŭtoro aŭ tradukinto. Alie la elekto de libroj estas laŭplaĉa. La liston de la tralegitaj libroj la kandidato ne forsendas anticipe al la komisiono, sed kunportos ĝin al la ekzameno kaj fordonos ĝin ĉe la komisiono. 3. Skriba preparo de unu instruhoro (leciono) de Esperanto pri la intruaĵo, kiun li elektos el 3 ebloj. La eblojn (temojn) por elekto sendos al li la prezidanto de la komisiono kune kun la temoj por la skriba stilaĵo. Ankaŭ tiun ĉi skriban preparon li ne forsendas anticipe al la komisiono, sed kunportos ĝin en du ekzempleroj, el kiuj unu li fordonos antaŭ la ekzameno al la komisiono. Dum la parola ekzameno li prezentos laŭ la dua la instruadon. La temoj por la skriba preparo prezentitaj al la kandidato por elekto konsistas el gramatikaĵoj kaj vortprovizo instruendaj. La kandidato povas fari la preparon de la instruado laŭ libervola metodo, surbaze de li mem elektita lernolibro aŭ sen ĝi. Ekzemplo de temoj: Leciono
por komencantoj: La prepozicio "da"; aĉetado. La
akuzativo; familio La
sufikso "ig"; profesioj. Leciono
pro progresintoj: Tranzitiveco de verboj; vetero Prepozicioj
Esperantaj kompare kun la ĉeĥaj; vojaĝado Skriba ekzameno antaŭ la komisiono: 1. Traduko de 10-15 ĉeĥaj frazoj kun diversaj gramatikaĵoj en Esperanton. 2. Traduko de 10-20 linia kontinua ĉeĥa teksto en Esperanton. 3. Korekto de eraroj en Esperanta teksto (10 - 15linia). Dum la ekzameno estas permesite al la ekzamenatoj uzi vortaron. La skriba ekzameno supozas sciojn de iu pli detala gramatiko (ekzemple Malovec aŭ Kožený). La ekzameno daŭras proksimume unu horon. Parola ekzameno antaŭ la komisiono: Ĝi daŭras proksimume 60-90 minutojn. 1. Analizo de la tekstoj el la skriba ekzameno aŭ de iuj aliaj Esperantaj tekstoj laŭ vidpunkto gramatika, vortspeca, vortkrea, stila, ktp. Tiu ĉi analizo estas kompletigita per diskuto pri strukturo de Esperanto. La kandidato devas scii la regulojn de Esperanta gramatiko ne nur praktike uzi, sed ankaŭ ekspliki. La amplekso de scioj pri tiu temo ĉe la kandidatoj estas donita proksimume en la supre menciitaj publikaĵoj pri Esperanta gramatiko de Malovec aŭ Kožený kompletigitaj per studo de aliaj ankoraŭ pli detalaj publikaĵoj menciitaj en la listo de literaturo. 2. Referaĵo kaj diskuto pri du libroj tralegitaj de la kandidato el la listo prezentita de li al la ekzamenanto. La kandidato devas montri la komprenon de la enhavo de la libroj kaj scipovon prijuĝi kaj kritiki ĝin laŭ sia aŭ ĝenerala vidpunkto. La referaĵo kaj la diskuto estas kompletigita per demandoj pri la historio de Esperanto kaj ĝia movado kaj pri la Esperanta literaturo. Do estas necese, ke la kandidato sciu la fundamentajn faktojn pri tiuj temoj. La plej gravajn faktojn tiutemajn li trovos en la publikaĵoj de J. Vondroušek: Historie a spisovatelé kaj de O. Kníchal: Světadíl bez tlumočníků, eventuale plilarĝigitajn per pli detalaj faktoj de aliaj libroj listigitaj en la literaturlisto. 3. Pritraktoj el pedagogia minimumo (t. e. ĝenerala psikologio, pedagogio, didaktiko kaj teorio de instruado) kaj el metodiko de Esperanto - instruado. Dum pritrakto de la temoj li respondos eventualajn demandojn de la ekzamenanto pri tiuj aferoj. Ekzemploj de la temoj: Homa
preceptado kaj pensado - logiko kaj analogio - lerno kaj memoro - komunikado
kaj parolo - sentoj kaj humoroj - volo kaj kutimoj - temperamento kaj
karaktero - didaktikaj principoj - demonstro kaj praktiko en instruado -
motivoj kaj aktiveco - konformeco kaj kontinueco - roloj kaj rilatoj inter
instruisto kaj lernanto - aktiveco de lernantoj dum instruado - strukturo kaj
tipoj de instruhoroj. Metodiko
de Esperanto-instruado: formoj kaj organizoj - metodoj - motivoj kaj
motivigoj - planoj kaj dokumentado - strukturo de instruleciono - preparo de
instruisto - lernolibroj kaj ilia uzo - instruo de gramatiko - instruo de
leksika materialo - instruo de konversacio kaj flua esprimiĝado -
instruo de literaturo - ekzercado kaj ripetado - ekzameno kaj klasifiko -
notkajero - instruhelpiloj - kantoj, ludoj, konkursoj - informoj pri
Esperanto kaj ĝia movado, enketoj - eduko - perfektiĝado kaj uzo de
Esperanto post kurso - konduto de instruisto. La sciigon pri la menciitaj temoj la kandidato povas ĉerpi el la metodikaj libroj pri instruado de Esperanto (kiuj cetere estas malfacile akireblaj) aŭ/kaj el ĉeĥlingvaj libroj pri psikologio, pedagogio, didaktiko kaj metodiko de instruado de fremdaj lingvoj (Čáp, Beneš k.a.) 4. Praktika montro de la instruado laŭ la skribita hejma preparo. La kandidato povas ligi sian instruadon al libervole elektita lernolibro aŭ instrui sen ĝi. En rolo de lernantoj funkcias la ekzamena komisiono. En tiu ĉi parto de la ekzameno la kandidato pruvas sian kapablon instrui. Li povas dum la montro prezenti sian inventemon kaj iniciatemon sur tiu ĉi kampo. Ekzameno
pri la ĉeĥa lingvo Ĝin faras nur la kandidatoj ne havantaj maturekzamenon. Ĝi estas skriba kaj daŭras proksimume 45 minutojn. l. Diktaĵo (10 - 20-linia) 2. Analizo de 1 - 3 frazoj laŭ vidpunkto vortspeca, sintaksa kaj gramatika 3. Libera stilajo pri temo elektita el 3 proponitaj en amplekso de 30 - 50 linioj de manskribo. La temoj estas pri aferoj aktualaj kaj supozantaj ĝeneralan klarecon de la kandidato. Klasifika
ŝtuparo ĉe la unuopaj partoj de la ekzameno pri kapablo instrui Esperanton: 1 - eminenta, 2 - tre bona, 3 - bona, 4 - sufiĉa, 5 - nesufiĉa. La tuta ekzameno estas malsukcesa, se en iu parto de la ekzameno la kandidato ricevos la ŝtupon 5 kaj plue ankaŭ, se duono aŭ pli da partoj de la ekzameno estas klasifikataj per la ŝtupo 4. En la resuma klasifiko validas nur la ŝtupoj l, 2 kaj 3. Estas necese konscii, ke la sukcese farita ekzameno pri kapablo instrui Esperanton atestas nur, ke la ekzamenito atingis tian gradon de scioj, kiu donas la supozon, ke li fariĝu kapabla instruanto de la lingvo post necesa praktiko kaj daŭra sinklerigado en tiu ĉi fako. Literaturo
kaj fontoj por studoj: Pri la strukturo de Esperanto: M. Malovec: Gramatiko de Esperanto J. Kožený: Gramatiko de Esperanto H. Seppik: La tuta Esperanto Plena gramatiko de Esperanto Plena analiza gramatiko de Esperanto L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto L. L. Zamenhof: Lingvaj respondoj kaj opinioj pri Esperanto Plena vortaro de Esperanto Plena ilustrita vortaro de Esperanto Pri historio kaj literaturo de Esperanto: J. Vondroušek: Historie a spisovatelé O. Kníchal: Světadíl bez tlumočníků S. Kamaryt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio E. Privat: Vivo de Zamenhof E. Drezen: Historio de la mondlingvo E. Drezen: Analiza historio de la Esperanto-movado Enciklopedio de Esperanto I. Lapenna: Esperanto en perspektivo V. Novobilský: Skizo pri Esperanta literaturo W. Benczik: Baza literatura krestomatio A. Pechan: Gvidlibro por supera ekzamaeno Pri pedagogio kaj metodiko de instruado: R. Rakuŝa: Metodiko de la Esperanto - instruado I. Szerdahelyi: La lerneja instruado de la internacia lingvo I. Szerdahelyi: Metodologio de Esperanto I. Szanser: Teorio kaj praktiko de lingvo-instruado
|