
|
MARIE DOLISTOVÁ naskiĝis en 1951 en Praha, nuntempe
- jam ekde la jaro 1961 - ŝi vivas en la nordbohemia urbo Teplice.
Ŝi finstudis mezan sanitaran lernejon, fakon de rehabilitado kaj
laboras kiel rehabilitada flegistino en malsanulejo de Teplice. Poezion
ŝi verkas jam ekde la jaro 1985. La aŭtorinon alparolas spiritaj
tradicioj en la ĉeĥa poezio, sed ankaŭ en la poezio de
aliaj nacioj, naturo kaj restado en ĝi, plenigita de movo kaj
kontemplado. La aŭtorino rimarkas ne nur eksterajn fenomenojn en la
naturo kaj en la homa konduto, sed ŝi ankaŭ volas ekkapti ankaŭ
tiun "ion" sube kaj post ĉio, ŝi perceptas mirindaĵon
de estado kaj de la tuta Universo. Kelkfoje ŝi ĉeestis en
literaturaj konkursoj en nordbohemia regiono kaj ekster ĝi. Kelkaj de
ŝiaj poemoj estis publikigitaj en la loka gazetaro kaj en la poezia
almanako de la grupo XXVI. En la jaro
1994 estis eldonita ŝia unua kolekto de poemoj "En reto
de fiŝisto" - en la eldonejo Řád en Praha, en la jaro 2000
"Kun gusto de la tero" kaj en la jaro 2002 kolekto "Surkreskitaj
irvojetoj" en la eldonejo ALFA-OMEGA en Praha.
La kolektoj enhavas poemojn kun natura liriko, reflekto de la vivo
kaj poemojn kun spirita orientiĝo. En la kolekto "Surkreskitaj
irvojetoj" troviĝas ankaŭ du pli ampleksaj epikaj poemoj
dediĉitaj al du virinoj disigitaj de si per malproksimeco de la
jarcentoj - kaj tamen tiom proksimaj al si per sia heroisma humanismo, al
virinoj de la ĉeĥa nacio - al sinjorino Zdislava de Lemberk de
la unua duono de la 13-a jarcento kaj al doktorino Vlasta Kálalová-Lottiová
de la jarcento dudeka. Marie Dolistová estas ankaŭ aŭtorino de la tekstoj kun biblia temaro kaj de du muzikaj libretoj. Ŝi estas anino de literatura klubo PEGAS en Mělník kaj de literatura klubo de Naďa Benešová en Čáslav. |
Počet přístupů: